Saltu al enhavo

Klano de Ruĝa Sorgo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klano de Ruĝa Sorgo (ĉine: 红高粱家族; pinjine: Hóng Gāoliáng Jiāzú) estas ĉinlingva romano verkita de Mo Yan. La romano konsistas el kvin noveloj: "Ruĝa Sorgo", "Sorga Vino", "Hundaj Vojoj", "Sorga Funebro", kaj "Stranga Morto". La kvin partoj estis publikigitaj serie en diversaj revuoj en 1986 kaj reeldonitaj kune kiel ununura romano en 1987. Ĝi estis la unua romano de Mo kaj restas unu el liaj plej konataj verkoj. La unua parto, "Ruĝa Sorgo", estis esperantigita de Vejdo en 2016.[1]

La intrigo de la romano traktas tri generaciojn de familio en la provinco Shandong inter 1923 kaj 1976. Mo uzas koncizan stilon kaj unuapersonan nekronologian rakontadon en la romano. La verko enhavas elementojn de popola fabelo, kiuj miksiĝas kun mito kaj superstiĉo, kaj tial la romano apartenas al la ĝenro de magia realismo.

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Zhang Yimou, ĉina reĝisoro, tralegis la romanon kaj adaptis du novelojn ("Ruĝa Sorgo" kaj "Sorga Vino") al filmo en 1987. En 1988, la filmo estis prezentita ĉe la Berlina Filma Festivalo kaj gajnis la Oran Urson. En 2014, la romano estis adaptita al televida serio.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Mo, Yan. Ruĝa Sorgo, tradukita de Vejdo en aprilo 2016.