Saltu al enhavo

Klaus Luchs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Luchs
Ĝenroj popmuziko, tutmonda muziko
Profesio muzikisto, komponisto, kantoverkisto
Signifa instrumento
akustika gitaro, banĝo kaj multaj pliaj kordinstrumentoj
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Klaus Luchs[1] estas usona muzikisto prezentanta per vasta gamo da instrumentoj, kiu komencis sian muzikan vojon per lernado de piano en la aĝo de 7 jaroj. Li poste kiel adoleskanto malkovris gitarludadon, ricevis sian unuan gitaron okaze de la 15-a naskiĝtago kaj komencis verki kaj publike prezentiĝi en lokaj grupoj.[2] Post la mezlernejaj jaroj li plusekvis sian pasion studante klasikan gitaron en la Nord-Ilinojsa Universitato. Baldaŭ post la diplomiĝo, li rapide iĝis konata gitaristo por koncerta kaj studia prezentado en la areo ĉirkaŭ Ĉikago, antaŭ ol li translokiĝis al Naŝvilo en 2013.[3]

Klaus Luchs havas reputacion esti tre scipova pri amaso da kordinstrumentoj kaj nuntempe ludas banĝon kaj gitaron en turneoj. Li ankaŭ estas aktiva muzika produktisto kaj kantverkisto, kiu publikigis soloajn albumojn sub sia propra nomo kaj komponas muzikaĵojn por la muzikgrupo "Marleah and the Leverage" kiun li komencis kun la kantistino/kantverkistino Marleah Liddle. Krome li ankaŭ komponas muzikon por kino kaj televido komune kun la multinstrumentisto kaj komponista kolego Shay Watson.

Klaus vivas en Nashville (Naŝvilo), la ĉefurbo de Tenesio. Li havas pli junan fraton kun egale germana persona nomo Hans, naskiĝinta proksimume en 1987, kiu ankaŭ agadas kiel profesia muzikisto.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]