Klaus Schädelin
Klaus Schädelin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Klaus Schädelin (1958)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1918 en Berno | ||||
Morto | 13-an de decembro 1987 (69-jaraĝa) en Berno | ||||
Tombo | Bremgarten cemetery (en) vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Berno - teologio Universitato de Bazelo - teologio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Albert Schädelin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto parson (en) (–1958) verkisto scenaristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q25392859 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Klaus Schädelin (naskiĝis la 17-an de septembro 1918 en Berno; mortis la 13-an de decembro 1987 samloke) estis svisa reformita pastro, politikisto kaj verkisto.
En 1955 publikiĝis lia plej konata verko, la junulara romano Mein Name ist Eugen, kiu en 2004 sub sama titolo estis transformita al kineja filmo.
En 1958 li kiel reprezentanto de la alternativa-ekologia partio Junges Bern ("juna Berno" estis elektita en la urban registaron de Berno. Tie li respondecis pri socia helpo kaj sano, parte ankaŭ pri polico kaj urba konstruado. De 1962 ĝis 1970 li krome estis membro de kantona parlamento. En 1973 li pro malsaneco retiriĝis el la loka politiko kaj el sia pastra laboro. Samjare li estis fondomembro de la socia fondaĵo Terra Vecchia kaj ĝia unua prezidanto. De 1983 ĝis 1985 li estis kritika aŭturo kaj parolisto de la satira programo Zytlupe ("lentmova rapideco") de de la unua svisa radiokanalo.
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mein Name ist Eugen, eldonejo Zwingli, Zuriko 1955; eldonejo TVZ, Zuriko 29-a eldono 2005, ISBN 3-290-11470-8
- Wenn Sie nach Syrien gehen ("kiam vi iras al Sirio", fotoj de René Gardi), eldonejo Scherz, Berno 1961
- Bern von oben herab ("Berno de supre", tekstoj pri fotoj de Fernand Rausser), eldonejo Benteli, Berno 1976
- Zeitlupe – Zytlupe ("lentmova rapideco"), eldonejo Cosmos, Muri ĉe Berno 1986
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo pri la filmo "Mein Name ist Eugen"
- retejo pri la historio de la fondaĵo Terra Vecchia Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine