Klaus Wowereit
Klaus WOWEREIT (naskiĝis la 1-an de oktobro 1953 en Okcidenta Berlino) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Ekde la 16-a de junio 2001 ĝis la 11-a de decembro 2014 li oficis kiel ĉefurbestro (laŭvorte "reganta urbestro") de Berlino. Ĉar la urboŝtato samkiel Hamburgo kaj Bremeno konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Hamburgo kaj Bremeno havis rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj.
Mallonge antaŭ balotoj al urbestro de Berlino en 2001, li diris Ich bin schwul, und das ist auch gut so. (Mi estas samseksemulo kaj ankaü bonas tiel.)[1]. Ĉi tio estis lia publika elŝrankiĝo, samtempe finiginta spekuladojn de berlina kolora gazetaro interesiĝinta pri lia privata vivo.
En 2008, li ricevis la premion de la jara lingvofraŭdanto pro siaj anglaj reklamoj en Berlino.
Privataĵoj
[redakti | redakti fonton]Klaus Wowereit kreskis kiel plej juna el kvin gefratoj (du fratoj kaj du fratinoj) en katolika familio sen patro.[2] Ekde la jaro 1993 li estas partneriĝinta kun la neŭrokirurgo Jörn Kubicki (naskiĝis en 1965), ekde la jaro 2005 la paro vivas en komuna loĝejo.[3]
La familia nomo Wowereit venas el la germana-litova lingvaĵo de Orienta Prusio/Eta Litovio kaj havas la signifon sciuro (en la moderna litova literumata voveraitė, tre kutima diminutivo de la vorto voverė; voveraitė krome ankaŭ aludas al la manĝebla fungogenro „kantarelo“).
Rilato al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Por la Jubilea Libro 1903 - 2003 de Esperanto-Ligo Berlin, eldonita en la jaro 2006, okaze de la jubileo 100 jaroj Esperanto en Berlino, celebrita de ELB en 2003, la Reganta Urbestro de Berlino Klaus Wowereit sendis salutmesaĝon.[4]
Li interalie eksplikas en sia mesaĝo: „Esperanto, tio signifas laŭvorte: lingvo serve al popola interkompreniĝo. Ĝi staras por la ideo de paca kunestado de la nacioj. Rerigardante, la ‚invento‘ de tiu ĉi planlingvo aperas kiel humanisma kontraŭprojekto al la malhelaj ĉapitroj de la historio de 20-a jarcento...
La mondo hodiaŭ parolas ja la anglan kaj francan anstataŭ Esperanto, sed la ideo de mondlingvo, bazanta sur reciproka estimo kaj tolero tute ne perdis sian fascinon. Tion ankaŭ pruvas la 100-a naskiĝtago de Esperanto-Ligo Berlin..."[5]
Germanlingva originala teksto:
„Esperanto, das meint ganz wörtlich: eine Sprache im Dienste der Völkerverständigung. Sie steht für die Idee eines friedlichen Miteinanders der Nationen. Im Rückblick erscheint die ‚Erfindung‘ dieser Plansprache wie ein humanistischer Gegenentwurf zu den dunklen Geschichtskapiteln des 20. Jahrhunderts...
Zwar spricht die Welt heute Englisch und Französisch statt Esperanto, aber die Idee einer auf gegenseitige Achtung und Toleranz beruhenden Weltsprache hat nichts von ihrer Faszination eingebüßt. Das beweist auch der 100. Geburtstag der Esperanto-Liga Berlin..."
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 2007 – ...und das ist auch gut so. Mein Leben für die Politik, eldonejo Blessing, Munkeno, ISBN 978-3-89667-334-3
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Klaus Wowereit: "... und das ist auch gut so." Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ germanlingva artikolo" Ich will die Kirchen als Partner behalten" ("mi volas teni la ekleziojn kiel partneroj") En la alternativa gazeto die tageszeitung (taz)
- ↑ germanlingva artikolo pri li de la 19-a de septembro 2007 en la berlina gazeto Der Tagesspiegel
- ↑ Grußwort des Regierenden Bürgermeisters von Berlin Klaus Wowereit für das Jubiläumsbuch der Esperanto-Liga Berlin aus Anlass der Feierlichkeiten "100 Jahre Esperanto in Berlin". En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 19
- ↑ Esperanto-LIgo Berlin estis fondita la 3-an de julio 1949, sed rigardas sin en la tradicio de la en novembro 1903 fondita unua Esperantista Grupo Berlina. Tiusence ELB naskiĝis en 1903.