Klifo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Ireland_cliffs_of_moher2.jpg/200px-Ireland_cliffs_of_moher2.jpg)
En geografio kaj geologio, klifo laŭ la simpla difino de PIV estas "marborda alta krutaĵo". Temas do pri signifa vertikala aŭ pli-malpli vertikala eksponita roko. Klifoj ekestas pro erozio per veteraj influoj - do vento, pluvo, hajlo kaj neĝo. Ili konsistas el speco de roko rezista al erozio, kiu restas, kiam pli mola roko kaj plia grundo pli kaj pli malaperas.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Ruskeala_park.jpg/200px-Ruskeala_park.jpg)
Plej ofte klifoj konsistas el
- sabloŝtono,
- kalkoŝtono,
- kreto,
- dolomito,
- granito aŭ
- bazalto.