Klinovko (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Klinovko ruse Клиновка ukraine Клинівка krime-tatare Aratuq | |||
Foto de la vilaĝo
| |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 52′ N, 34° 9′ O (mapo)44.86444444444434.150555555556Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 9′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~420 m | ||
Areo: | 1,48 km² | ||
Loĝantaro: | 141 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97563 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Kisek-Aratuk (ĝis 1948) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Klinovko en la Komunejo | |||
Klinovko (ruse Клиновка, ukraine Клинівка, krime-tatare Aratuq) estas vilaĝo de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Kisek-Aratuk.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo troviĝas en la centra parto de la Simferopola distrikto meze de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro ĉe la rivereto Ĉeŝmenĝi (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Teplo (2 km. nord-oriente), Kostantinovko (2 km. sud-okcidente) kaj Ukrainko (2 km. norde). La urbo Simferopolo troviĝas ĉirkaŭ 3 kilometrojn norde.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estas sufiĉe malnova. Oni scias, ke ĝi ekzistis jam en la tempo de la Krimea Ĥanlando (tiam ĝi konsistis el kelkaj partoj). En la jaro 1784 sur tiu ĉi loko troviĝis du vilaĝoj Ĥaratuk kaj Ĥaratuk Temir Aha[2].
Meze de la 19a jarcento la vilaĝo estis sufiĉe malgranda; la skribaj fontoj mencias ĝin kiel «tataran vilaĝon» kun ne pli ol 23 kortoj kaj ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Komence de la 20a jarcento la vilaĝo malprogresis (pro la formigro de la krime-tatara loĝantaro) kaj kelkaj el ĝiaj partoj tute malaperis.
En la jaro 1948 la vilaĝo estis alinomita Klinovka[3].
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 158 loĝantojn[4]). La areo de la vilaĝo estas 148,4 hektaroj[4].
La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la vilaĝo troviĝas privata artefarita lageto, kie oni povas ripozi, naĝi kaj kapti fiŝojn kontraŭ pago.
- Fama vidindaĵo de la vilaĝo estas vaste konata kaj respektata sankta akvofonto dediĉita al Sankta Georgo[5][6].
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Panorama foto de la vilaĝo (somero 2012).
-
La fonto, dediĉita al Sankta Georgo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Klinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17 .
- ↑ Kabineta priskribo de Krimeo (1784 j.) (ruse). Alirita 2013-12-17 .
- ↑ Ukazo de la Prezidio de la supera soveto de RSFSR de la 18a de marto 1948 pri alinomado de loĝlokoj de la Krimea provinco (ruse). Alirita 2013-12-17 .
- ↑ 4,0 4,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17 .[rompita ligilo]
- ↑ Preĝejo kaj fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17 .
- ↑ La fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17 .
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj informoj pri Klinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17 .
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17 .[rompita ligilo]
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |