Koberštejn
Koberštejn | |
burgo | |
Restaĵoj de burgo Koberštejn
| |
Oficiala nomo: Koberštejn | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Historia regiono | Silezio |
Situo | Koberštejn |
- koordinatoj | 50° 12′ 17″ N 17° 19′ 31″ O / 50.20472 °N, 17.32528 °O (mapo) |
Stilo | gotiko |
Materialo | ŝtono |
Konstruado | 13-a jarcento |
Plej facila aliro | el Rejvíz |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Koberštejn | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Koberštejn estas ruino de burgo situanta en distrikto Jeseník proksime de domaro Rejvíz. Bazplano de la burgo estas 85 × 100 metroj. Konserviĝis el ĝi sole torso de ŝtona turo. Malantaŭ ĝi troviĝas ŝtona elvidejo, el kiu eblas vidi Starý Rejvíz-on kaj ĉirkaŭajn montojn, dum bona videbleco ankaŭ Pollandon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri la burgo kaj ties historio ekzistas fakte neniaj informoj. Laŭ arkeologiaj trovaĵoj ĝi estis konstruita fine de la 13-a jarcento kaj forlasita en la jarcento sekvanta. Nur en la jaro 1687 aperas unua skribmencio, en kiu ĝi estas menciata kiel dezerta. La burgo evidente gardis landan padon inter Zlaté Hory kaj Vrbno el flanko de vroclava episkopo.
Fondinto de la burgo ne estas konata, tio povis esti opava princo, vroclava princo aŭ vroclava episkopo. Kiel la plej verŝajna fondinto de la burgo montriĝas silezia princo Bolek Svídnický, kiu lasis konstrui Koberštejnon kiel potencan kontraŭpolon al proksima moravia Quinburk. Krom tio la burgo gardis sudan limon de Nisa princlando kaj signifan aĉetistan vojon situanta laŭlonge laŭ rivero Černá Opava. Komence de la 14-a jarcento la burgo falis al opavaj princoj kaj verŝajne dum regado Mikuláš la 2-a Opavský la burgo estis rekonstruita. Estiĝis ŝtupareja alkonstruaĵo de la turo kaj tute estis alikonstruita antaŭburgejo. La burgo pereis iam post la jaro 1400, plej malfrue poste en duono de la 15-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento ĝis duono de la 17-a jarcento ĉi tie devis havi sidejon rabistoj.[1]
Konstrua aspekto
[redakti | redakti fonton]La burgo havis du konstruajn fazojn. La unua konsistis el alta ŝtona trairebla turo kaj malantaŭ ĝi situis sur roko kerno ĉirkaŭita per remparo kun korteto kun loĝiga konstruaĵo (palaco). La burgon ĉirkaŭkuris duobla fosaĵo kun surŝutaĵo, sur kiuj povis esti palisado aŭ ligna barilo. Pase de la 14-a jarcento verŝajne okazis alikonstruo de la burgo. La turo estis ekipita per ŝtupareja konstruaĵo, la palaco estis verŝajne plialtigita. Sur la dua surŝutaĵo estiĝis ŝtona remparo kaj en ties plej alta loko rondigita turo (bastiono) kun pordego. En la kortego estiĝis trafik-konstruaĵoj. La unua burga fosaĵo kavas larĝecon 13 ĝis 28 metroj. La turo havis probable tri etaĝojn. Interesaĵo estis trairejo tra la turo en teretaĝo, kiu influas pro limigo de la konstruloko de la burgo per tereno. La turo mem estis alirebla el etaĝo.[2]
Montogrimpado
[redakti | redakti fonton]La rokoj proponas eluzon ankaŭ al montogrimpistoj. Ili estas kreitaj de ardezo trakreskita de kvarco kaj kun la alteco ĝis 25 metroj. Ili donas grimpadon en plejparte vertikalaj muroj kun kelke da transpendaĵoj. Ĉi tie troviĝas proksimume 60 vojoj,[3] kiuj estas sekurigataj per borhokoj laŭ instrukcioj. Kelkaj suprengrimpoj estas devigitaj alsekurigi per elpreneblaj sekurigantaj rimedoj. Sur turo "Arbara viro" estas lokigita montopinta libro.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joanidis, Sotiris. (1998) Rejvíz a báje z okolí. Zlaté Hory: Rula.
- Kouřil, Pavel. Hrady českého Slezska. Archeologický ústav AV ČR. ISBN 80-86023-22-2.
- Matela, Matěj, "Zřícenina hradu Koberštejn u Rejvízu".
- Plaček, Miroslav. (1996) Hrady a zámky na Moravě a ve Slezsku. Praha: Libri. ISBN 80-85983-08-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ruino de burgo Koberštejn Arkivigite je 2019-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Koberštejn en Hrady.cz