Koblov (germaneKoblau, poleKobłów aŭ Koblów) estas historia municipo situanta sub Landek sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas parto de urbopartoSilezia Ostrava. Vivas ĉi tie 1 348 loĝantoj (2021). Ĝia nomo devenas laŭ paŝtado de senjoraj ĉevalinoj sur ties hodiaŭa teritorio.
La unua skriba mencio devenas el la jaro 1377 el germane skribita dokumento, kiun heredantoj de princo Mikolao la 2-a dividis inter si la Opavan princlandon. Koblov falis (inkluzive de burgo en Landek) al princoj Venceslao kaj Přemek. Sed la municipo mem estas pli multe pli malnova, pri longjara loĝigo atestas krom aliaj malkovro de glavo el periodo de luzacia kulturo de urnaj kampoj, kies aĝon oni taksas je du mil jaroj. La glavo estis malkovrita en aluvioj ĉe Odra. En la jaro 1742 Koblov falis post malvenkita milito je Silezio al Prusio kaj akiris ĝin jezuitoj el Nysa. Post multaj pluaj ŝanĝoj de posedantoj aĉetis Koblov-on en la jaro 1846Salomon Mayer Rothschild.
Ĝis komenco de la 19-a jarcento la loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo. Ŝanĝo okazis, samkiel ĉe plimulto de municipoj en Ostrava-regiono, pro malkovro de karbo. Oni komencis mini ĝin ĉi tie en la jaro 1803. Dank' al tiu ĉi minado la municipo suferas ĝis hodiaŭ pro subminado. Ekde la jaro 1920 Koblov estis denove parto de ĉeĥa ŝtato. Antaŭ la dua mondmilito plimulto de loĝantoj anoncis sin al la ĉeĥa nacieco, sed dum baloto en majo de 1938 du trionoj de balotantoj donis siajn voĉojn al Sudetgermana partio. Tiu ĉi porgermana pripensado estis forte influita pro intensa germanigo de la municipo dum ties enmembrigo en Prusion. Post Munkena interkonsento ĝi fariĝis ekde la 10-a de oktobro1938 parto de Tria regno, kion plimulto de loĝantoj bonvenigis. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo1945. Apud la subminado havis malfavoran influon al la municipo ankaŭ minado de gruzosablo komencita en la jaro 1957. Koblov estis aligita al Ostrava la 6-an de aprilo1976.