Saltu al enhavo

Kocába

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kocába
rivero
La disakvigita rivero
Oficiala nomo: Kocába
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Akvejo Vultavo
Fontrivero
 - situo Příbram IX-Nová Hospoda, Brda montetaro
 - alteco 541,51 m
 - koordinatoj 49° 41′ 13″ N 14° 02′ 04″ O / 49.68694 °N, 14.03444 °O / 49.68694; 14.03444 (mapo)
Enfluejo ĝis Vultavo
 - situo Štěchovice
 - alteco 201,21 m
 - koordinatoj 49° 51′ 08″ N 14° 24′ 24″ O / 49.85222 °N, 14.40667 °O / 49.85222; 14.40667 (mapo)
Suma longo 47,65 km (30 mi)
Suma akvokolektejo 312,59 km² (31 259 ha)
Trafluo
 - mezproksima 0,62 /s
Hidrologia vico 1-08-05-104
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kocába

Kocába estas rivereto en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, la maldekstra alfluanto de Vultavo. Ĝi deakvigas la nordorientan parton de distrikto Příbram. Laŭlonge laŭ Kocába troviĝas multaj kabanaj kaj trampistaj domaroj. Dum pli altaj akvaj statoj ĝi estas ŝatata celo de akvoturistoj.

Paso de la fluo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas sur suda rando de příbrama kvartalo Nová Hospoda (Příbram IX, surrande de la setlejunuo. Malantaŭ Svatá Hora en parto Příbram II) proksime de municipo Dubno, proksimume 3 km oriente de la centro de Příbram. Ĉe Dubenec transpaŝas la riveron aŭtostrado D4, ĉe Višňová (proksimume 5 km de la fonto) la rivereto satigas tri fiŝlagojn. Proksime de la municipo ĝi deflankiĝas al nordo kaj trafluas tra municipo Daleké Dušníky. Sub Tuškovský vrch la rivereto denove deflankiĝas, ĉifoje al oriento, kaj ĝi daŭrigas proksimume 8 km tra profunda arbaro sub Stará Huť ĝis Nový Knín. De tiu ĉi urbo la rivero enprofundiĝas en valon, en kiu ĝi poste trafluas ĝis la enfluejo. Ĉe Velká Lečice (31 km de la fonto) Kocába forlasas la teritorion de distrikto Příbram kaj lastaj 10 km ĝi daŭrigas en distrikto Prago-okcidento. Ĉe Malá Lečice ĝi superas en mallarĝa ravino rapidfluon kun sovaĝaj torentoj, markata kiel Lečická kaskáda. Ankaŭ en plua sektoro Kocába tenas grandan falon. Surborde aperas malnovaj trampistaj domaroj (Askalona[1], Dashwood, Rewaston, Havran), sed ankaŭ nebelaj kabanoj. En lasta kilometro ĝi trafluas tra municipo Štěchovice, en kies centro, inter aŭtobusa haltejo kaj haveno, ĝi enfluas de maldekstre ĝis Vultavo.

Pli grandaj alfluantoj

[redakti | redakti fonton]

La plej signifa alfluanto estas rojo Sychrovský potok kun longeco 20,7 km, kiu enfluas ĝis Kocába el la maldekstra flanko.

Minado de oro

[redakti | redakti fonton]

Kocába kaj ĝia plej proksima ĉirkaŭaĵo estis jam dum jarcentoj konata trovejo de oro. La tn. Štěchovica orporta regiono etendiĝas inter Nový Knín kaj Štěchovice, resp. Davle, kaj la minado de oro ĉi tie okazis en kelkaj historiaj etapoj, dum kio ekzistas konsideroj, ke ĉi tie povis mini oron jam keltoj.[2] En junio de 2003 okazis sur Kocába mondĉampioneco en orminado.[3]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Trampská osada Askalona na Kocábě
  2. ZLATO NA KOCÁBĚ A V OKOLÍ. Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2016-08-02 .
  3. Ohlasy v tisku: Mistrovství na Kocábě 2003. Arkivita el la originalo je 2009-09-25. Alirita 2024-10-02 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]