Kodekso Azkatitlan
Aspekto
Kodekso Azkatitlan | |
---|---|
![]() | |
kodekso • iluminita manuskripto • manuskripto | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | naŭatla lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | colonial codex |
La Kodekso Azkatitlan, aŭ en hispana Códice Azcatitlan aŭ Azcatitlán, formas parton de la grupo de meksikaj kodeksoj realigitaj post la Konkero de Meksiko. Oni ne konas la precizan daton de ties produktado, sed oni supozas, ke iam inter meze de la 16a jarcento kaj fino de la 17a jarcento.

Karakteroj
[redakti | redakti fonton]Tiu kodekso estas verkita en eŭropa papero kaj bindita ankaŭ kiel eŭropa kajero ankaŭ en eŭropa formato. Ĝi konsistas el 25 folioj (50 paĝoj) de 21 cm per 28 cm. Ĉiuj paĝoj montras kolorajn bildojn kiuj troviĝas en eksterordinara konservostato. Ses paĝoj de tiu dokumento estas perditaj, kaj tion oni scias ekde antikvaj tempoj. La dokumento estis restaŭrita en 1959.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Biblioteko de Francio: Codez Azcatitlan, faksimila eldono kun komentario.