Kogna misakordo
Aspekto
En socia psikologio, kogna misakordo estas la interna streĉiteco ene de la sistemo de pensoj, kredoj, emocioj, kaj kondutoj de persono kiam pluraj el ili venas en konflikton unu kun la alian. La esprimo ankaŭ rilatas al la streso kiun persono sentas kiam konduto kontraŭdiras siajn ideojn aŭ kredojn. Tiu ĉi koncepto estis unuafoje formulita de la psikologo Leon Festinger en sia verko A theory of cognitive dissonance en 1957. Festinger esploris strategiojn por redukti induktitan psikologian streĉitecon kaj konservi personan koherecon, inkluzive de strategioj por eviti cirkonstancojn identigitajn kiel fontoj de misakordo.