Kolonaro sur Rajstna
Kolonaro sur Rajstna | |
ĉeĥe: Kolonáda na Rajstně | |
konstruaĵo | |
Kolonaro sur Rajstna
| |
Oficiala nomo: Kolonaro sur Rajstna | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Valtice |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Areo de Lednice-Valtice |
Situo | Kolonaro sur Rajstna |
- koordinatoj | 48° 44′ 13″ N 16° 44′ 10″ O / 48.73694 °N, 16.73611 °O (mapo) |
Stilo | klasicismo |
Konstruado | 1817–1823 |
Pluaj posedantoj | Liĥtenŝtejnidoj |
Nuna posedanto | Ĉeĥio |
Konstruinto | Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno |
Por publiko | jes |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kolonada Reistna | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kolonaro sur Rajstna estas romantika klasicista glorieto en Areo de Lednice-Valtice, en katastra teritorio Valtice. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kolonaron lasis konstrui en la jaroj 1817–1823 princo Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno kiel belvederon kaj samtempe monumento al sia mortinta patro Francisko Jozefo la 1-a kaj fratoj Filipo kaj Aloiso la 1-a. Plu la konstruado de la kolonaro, same kiel la ceteraj konstruaĵoj en Areo de Lednice-Valtice, per dono de laborokazoj helpi plibonigi socian situacion de ĉi tieaj servutuloj.
Arkitekto de la kolonaro estis ankoraŭ Josef Hardtmuth, la konstruaĵon faris lia sekvanto Josef Kornhäusel. Ŝablono estis glorieto en la viena Schönbrunn. Jam post sia finigo ĝi fariĝis ŝatata ekskursa kaj turisma celo. Devene la parcelo kun la kolonaro apartenis al katastra teritorio Schrattenberg. En la jaro 1925 tiu ĉi parto de katastro Schrattenbergu estis alligita al Valtice. Post la jaro 1945 la kolonaro troviĝis en nealirebla limzono kaj ĝi servis kiel observejo de limgardistaro. Post la jaro 1989 la kolonaro transiris en administradon de Nacia memoriga instituto kaj ĝi estis iom post iom rekonstruita. Nuntempe ĝi estas alirebla al publiko de majo ĝis septembro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La kolonaro troviĝas sur monteto Homole (nomata ankaŭ Reisten aŭ Rajstna) en alteco 280 m s. m., proksimume 1,6 km sudokcidente de la centro de Valtice. La klasicisma kolonaro de ortangula bazplano estas kreata de 24 kolonoj kun korintaj kapoj. Plialtigita atiko meze kreas formon de venka arko. En ekstrema piliero de la kolonaro estas lokigita ŝtuparejo kondukanta al belvedera plataĵo sur la tegmento.
Alirebleco
[redakti | redakti fonton]La kolonaro estas alirebla el Valtice sur ruĝa turisma marko kaj biciklovojo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Belvideja teraso sur tegmento de la kolonaro
-
La kolonaro sur Rajstna
-
Valtice el Rajstna