Saltu al enhavo

Koloroj (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koloroj
Koloroj
Koloroj
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1960
Urbo Varsovio
Eldoninto Pola Esperanto-Asocio
Paĝoj 107
vdr
La libro sen supra kovrilo

Koloroj estas 107-paĝa libro kiu konsistas el naŭ rakontoj de Julio Baghy. Ĝi estas eldonita en la jaro 1960 fare de Pola Esperanto-Asocio el Varsovio.

La libro konsistas el la jenaj naŭ eroj:

  • Koloroj: eseo pri printempo
  • Didonita pano: novelo, subtitolita “Kristo-legendo en la jaro 1938”
  • Kamparano kaj lia kaprino: fablo, avertanta kontraŭ trotedado
  • Fratinoj: novelo
  • Patra amo: fabelo
  • Servo de S.R.K.: novelo
  • Kancero de animo: novelo
  • La krozado al Afriko: leterforma novelo
  • La spirito ne gravas: novelo. La rolulo Miĥaelo Mihok, el la antaŭe eldonita novelo Kiel Mihok instruis angle, reaperas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]