Koluma falketo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Koluma falketo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Microhierax caerulescens (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Koluma falketo (Microhierax caerulescens) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Pakistano, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Temas pri specio de komunaj loĝantaj birdoj en deciduaj arbaroj, arbarklarejoj kaj arbarbordoj de ĉiamverdaj arbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Koluma falketo estas tre malgranda rabobirdo nur 8-13 cm longa kaj 35-50 g peza. Ĝi estas membro de la grupo de plej malgrandaj rabobirdoj de la mondo. Ĝi havas nigrecajn al malhelgrizajn (kun iom da blueca nuanco kiu estas tialo por la latina scienca nomo) suprajn partojn (krono, dorso, fugiloj kaj vosto) kun blankaj malgranda frunto, larĝega superokulo kaj kompleta kolumo, kiu nomigas la specion. La blankan vizaĝon trapasas larĝa traokula strio. La subaj partoj estas ĉefe blankaj, kun ruĝeca nuanco en gorĝo, femuroj, flankoj kaj subvosto. La kruroj kaj malgranda hokoforma beko estas malhelgrizaj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni konas du subspeciojn de Microhierax caerulescens :[1]
- Microhierax caerulescens caerulescens - de orienta Himalajo en Barato kaj Nepalo al Asamo.
- Microhierax caerulescens burmanicus - de Birmo al suda Hindoĉinio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Microhierax caerulescens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|