Kolumbia lagopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kolumbia lagopo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tympanuchus phasianellus columbianus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kolumbia lagopo aŭ Kolumbia pintavosta lagopo (Tympanuchus phasianellus columbianus) estas subspecio de la Pintavosta lagopo indiĝena de Okcidenta Usono kaj de Brita Kolumbio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]El la sep subspecioj de Pintavosta lagopo, la Kolumbia lagopo estas la plej malgranda nome 38–51 cm longa.[1] Ili havas plumaron kun bazo grizecbruna, blankaj kaj nigraj markoj, kaj blanka kojnforma vosto. Maskloj havas pli longan voston, purpurajn gorĝomakulojn kaj flavajn superokulajn karunklojn.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ties historiaj teritorioj etendis el Brita Kolumbio suden tra orienta Vaŝingtonio kaj Oregono al nordorienta Kalifornio, Nevado kaj Utaho, kaj okcidenten al la Kontinenta Divido.[2] Ili loĝas en prerioj de artemizio kaj aliaj herboj, stepaj herbejoj, montaj arbustaroj kaj ĉeriveraj areoj. Ĝi estis unuafoje priskribita de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark,[3] kaj ricevis nomon de George Ord.[4]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Pro troa ĉasado kaj habitatoperdo ĝi jam ne plu ekzistas en majoritato de siaj teritorioj, kaj ekzistas nur en izolataj restantaj populacioj kiuj enhavas malpli da 10 % de ties origina habitato.[4] Tiuj populacioj estas limigitaj en centra Brita Kolumbio, sudorienta Idaho kaj norda Utaho, kaj nordokcidenta Koloradio kaj sudcentra Vajomingo.[4] Ĝi estis formortinta entere el Oregono je la 1960-aj jaroj, sed ĝi estis reenmetita en Kantono Wallowa komence en 1991;[5] kaj malgranda populacio de la birdoj nune restas en ia areo de la Prerio Zumwalt.[6]
La kolumbia lagopo estis sugestita por eniri en la listo kiel minacata specio laŭ la Endangered Species Act dufoje, sed tion oni malakceptis ambaŭkaze.[4][7] Ĝi estas nune konsiderata zorgiga specio en kelkaj usonaj subŝtatoj.[4][7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Columbian Sharp-tailed Grouse Q&A, [[U.S. Fish and Wildlife Service]], konsultita la 2008-12-26. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2011-04-30 .
- ↑ Genetic Analysis of Columbian Sharp-Tailed Grouse: A Preliminary Study - Final Report, Warheit, Dro. Kenneth I. kaj Dro. Michael A. Schroeder, Julio 2001, wdfw.wa.gov, Washington Department of Fish & Wildlife, 2008-12-26. Arkivita el la originalo je 2008-10-06. Alirita 2011-04-30 .
- ↑ Lewis & Clark-Animals-Columbian Sharp-tailed Grouse, nationalgeographic.com, enature.com, 2008-12-26
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Columbian Sharp-tailed Grouse (Tympanuchus phasianellus columbianus): A Technical Conservation Assessment, fs.fed.u, U.S. Forest Service, 17a de aŭgusto, 2007, Hoffman, Richard W. kun Allan E. Thomas
- ↑ Upland Game Birds - Re-introuducing Columbia sharp-tailed grouse, dfw.state.or.us, Oregon Department of Fish & Wildlife, 2008-12-27. Arkivita el la originalo je 2011-06-09. Alirita 2011-04-30 .
- ↑ Cockle, Richard, "Zumwalt Prairie undergoes changes as the Nature Conservancy works to protect natural environment", The Oregonian, Friday August 20 2010.
- ↑ 7,0 7,1 Columbian Sharp-tailed Grouse, Species Fact Sheet, Oregon Department of Fish & Wildlife, 2008-12-26. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2011-04-30 .
|