Saltu al enhavo

Kolumpapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumpapago

Virbirdo ĉe Hodal en Faridabad districto de Harjano, Barato.
Virbirdo ĉe Hodal en Faridabad districto de Harjano, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Genro: Psittacula
Specio: P. krameri
Psittacula krameri
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Originalaj (sovaĝaj) regionoj
Originalaj (sovaĝaj) regionoj
Originalaj (sovaĝaj) regionoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Psittacula krameri - MHNT

Kolumpapagokolumpsitako (latine Psittacula krameri) estas birdo de la Psitakedoj. Ĝi estas la plej disvastiĝinta psitako de la mondo, vivanta en Afriko de Senegalo kaj Gvineo ĝis Eritreo, kaj en Azio de Turkio kaj Israelo ĝis Srilanko kaj Nepalo tra la tuta Hinda subkontinento, kie ĝi videblas simile ofte en la urbaj stratoj kiel la kolumboj.

Ekde la 1970-aj jaroj tiu afrotropisa kaj orientalisa specio vivas libere ankaŭ en okcidenta Eŭropo, ekzemple en Belgio ĉirkaŭ 5000, Britio ĉirkaŭ 8000, Francio ĉirkaŭ 1000, Germanio ĉirkaŭ 5000, Nederlando ĉirkaŭ 3000 kaj Hispanio ĉirkaŭ 3000.[1] En Sevilo, la populacio pliiĝis pro diversaj tialoj, kaj lastatempe oni registris kvar dormejojn en kiuj ripozas po pli ol mil birdoj, nome totale la nombroj atingas el ok mil ĝis dek mil individuon.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kelkaj aŭtoroj, Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 19.
  2. J. Zarapico/SEO Sevilo, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 11.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]