Komarko de Nájera
La Komarko de Nájera estas en la nordokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas Nájera, kiu nomas la komarkon.
Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero Ebro kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero Najerilla [naĥeRIlja] en ĝiaj meza kaj fina sektoroj.
La komarko bazas sian ekonomion ĉefe sur la agrikulturo, ĉefe kun vitoj, cerealo (tritiko kaj hordeo) kaj betoj kiel ĉefaj kultivoj. Estas ankaŭ zonoj de makiso en kiu estas arbaroj de kverkoj.
Datumoj
[redakti | redakti fonton]- Nombro de municipoj: 25
- Areo: 316,06 km²
- Loĝantaro (2009): 14 761 loĝantoj
- Loĝdenseco: 46,70 loĝ/km²
- Latitudo averaĝe: 42º 23' 34" norde
- Longitudo averaĝe: 2º 43' 14" okcidente
- Altitudo averaĝe: 617,33 msm
Municipoj de la komarko
[redakti | redakti fonton]Alesanco, Alesón, Arenzana de Abajo, Arenzana de Arriba, Azofra, Badarán, Bezares, Bobadilla, Camprovín, Canillas de Río Tuerto, Cañas, Cárdenas, Castroviejo, Cordovín, Hormilla, Hormilleja, Huércanos, Manjarrés, Nájera, Santa Coloma, Torrecilla sobre Alesanco, Tricio, Uruñuela, Villar de Torre, Villarejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Municipo | Loĝantaro | Areo | Submunicipoj |
---|---|---|---|
Alesanco | 528 | 17,17 | |
Alesón | 117 | 6,49 | |
Arenzana de Abajo | 243 | 8,39 | |
Arenzana de Arriba | 32 | 5,92 | |
Azofra | 213 | 11,84 | |
Badarán | 555 | 20,69 | |
Bezares | 18 | 4,62 | |
Bobadilla | 124 | 4,66 | |
Camprovín | 155 | 20,45 | Mahave |
Canillas de Río Tuerto | 40 | 3,6 | |
Cañas | 88 | 9,72 | |
Cárdenas | 173 | 3,98 | |
Castroviejo | 58 | 20,75 | |
Cordovín | 174 | 4,6 | |
Hormilla | 460 | 15,86 | |
Hormilleja | 155 | 7,44 | |
Huércanos | 857 | 21,48 | |
Manjarrés | 115 | 6,16 | |
Nájera | 8268 | 37,44 | |
Santa Coloma | 112 | 20,24 | |
Torrecilla sobre Alesanco | 35 | 4,36 | |
Tricio | 388 | 6,35 | |
Uruñuela | 974 | 10,51 | Somalo |
Villar de Torre | 210 | 11,99 | |
Villarejo | 29 | 6,38 |
La loĝlokoj de la komarko de Nájera suferis fortan elmigradon dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed spite tion la komarko ne suferis troan malpliigon pro la granda kresko de la municipo Nájera. Aktuale Nájera enhavas pli ol la duono de la komarka loĝantaro, dum la cetero de la municipoj de la komarko estas malgrandaj loĝlokoj de inter 100 kaj 500 loĝantoj.
Krom Nájera ankaŭ aliaj municipoj kreskiĝis pro la industrio de meblo, la vinproduktado kaj la konstruado, kiel Huércanos, Uruñuela kaj Alesanco. Dume la zonoj de la supra Yalde kaj de la supra Cárdenas suferis grandan senloĝigadon kun municipoj sub la 50 loĝantoj.