Komunumo Šilalė
Aspekto
Šilalė | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Tauragė (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Šilalė |
nombro de loĝantoj: | 21 179 (en 2023) |
en la urbo mem: | 4 640 (stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1188 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 449 |
koordinatoj: | 55° 29' norde, 22° 10' oriente |
Šilalė estas subdistrikta komunumo en la okcidento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Šilalė. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė, kaj situas 30 kilometrojn norde de la distrikta ĉefurbo Tauragė. En 2023 en la komunumo vivis 21 179 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 4 640.