Komunumo Pajala
Komunumo Pajala | |||
---|---|---|---|
komunumo de Svedio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Norrbottens län | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 859 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 67° 11′ N, 23° 22′ O (mapo)67.18333333333323.366666666667Koordinatoj: 67° 11′ N, 23° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 8050,87 km² ( 805 087 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pajala Municipality [+] | |||
Komunumo Pajala (finne Pajalan kunta, svede Pajala kommun) estas komunumo en norda Svedio. Ĝi situas apud la riveroj Muonionjoki kaj Torneälven, kiuj ĉi tie kuniĝas kaj kune konsistigas la landlimon de Finnlando kaj Svedio. La administra centro estas Pajala. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 5 859 loĝantoj sur areo de 8 050,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Kolari, Övertorneå, Muonio, Gällivare, Överkalix, Pello kaj Kiruna. En la centro de la komunumo Pajala estas la plej granda sunhorloĝo en la mondo. En vilaĝo Käymäjärvi estas relikvo Vinsastenen (svede), Käymäjärven kivi (finne). En la komunumo oni multe parolas svedan kaj (tornval)finnan. En la komunumo estis fervojohaltejo ekde 1930-aj jaroj ĝis 1970. La plej konata pajalaano estas eble Lars Levi Laestadius. En Pajala estas ankaŭ populara naĝeblo, kie naĝas ankaŭ multaj finnoj. Plejparto el la ortnomoj estas finnlingvaj.