Konak (Seĉanj)
Konak (ankaŭ germane), serbe Конак, bulgare Канак [kanak], hungare Kanak estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 42 km²
- Koordinatoj: 45°18′32″N 20°54'29″E
- Alto super marnivelo: 43 m
- Loĝantaro: 990
- Poŝtkodo: 23253
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
[redakti | redakti fonton]Konak situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de la rumana landlimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1910 vivis en Kanak 1828 homoj (639 serboj (35 %), 550 hungaroj (30 %), 67 germanoj, 25 kroatoj, 11 slovakoj, 10 rumanoj kaj aliaj (precipe bulgaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Konak 996 homoj, (401 serboj (40 %), 371 hungaroj (37 %), 73 bulgaroj, 27 jugoslavianoj, 19 ciganoj, 18 kroatoj, 10 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1895
- ortodoksa serba preĝejo omaĝe al Sankta Sava de 1758, dum rekonstruo en 2009 la turo disfalis
- kastelo de Dániel el 1884, nun lernejo