Koncepta aŭtomobilo
Aspekto
Koncepta aŭtomobilo estas aŭtomobila prototipo, produktita por ŝoprezento kiel novstila veturilo, teknologio kaj ĉefe dezajno antaŭ la produktado. Ili estas ofte prezentitaj por mezuri la reakciojn de konsumontoj pri la nova kaj radika dezajno.
Konceptaj aŭtoj tre malofte iras direkte en produktadon; ili plej ofte suferas ŝanĝojn en dezajno por igi ilin praktika kaj kostmerita. La konceptaj aŭtoj ofte havas radikalan dezajnon tiel uzado de nekutimaĵoj kiel 3, 6 aŭ pli da radoj, flugilaj pordoj, specialaj alojoj, karbofibroj ktp.
Ĉar plimulto de la konceptaj aŭtoj estas malpraktika kaj multekoste, multoj el ili neniam iras en produktadon.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Audi Avus Quattro
- Buick "Y" Job" – dezajnita en la lastaj 1930-aj far la fama General Motors-a dezajnisto Harley Earl. Desegnaĵo ĉe "http://www.classicar.com/harley_earl3.asp Arkivigite je 2005-04-13 per la retarkivo Wayback Machine". Oni traktas ĝin la unua koncepta aŭto.
- 1956 General Motors Firebird – gasturbina, kvarsideja kun plastika "Bubble Top" bobelsupra tegmento. "http://www.carofthecentury.com/ Arkivigite je 2005-07-27 per la retarkivo Wayback Machine"
- Buick LeSabre – desegnaĵo ĉe "http://info.detnews.com/history/story/index.cfm?id=101&category=people Arkivigite je 2013-01-02 per Archive.today"
- Bugatti Rinspeed EB110 Cyan
- BMW Z9 Concept
- Chevrolet Mako Shark
- Chevrolet Volt
- Chrysler Norseman,
- Eliica 8-rada, 4-porda, 4 pasaĝera, tre rapida elektra aŭtomobilo.
- Ford MA concept car
- General Motors Ultralite
- Opel Frogster – verda koncepto
- Volvo YCC aŭto por virinoj
- Toyota Sportivo Coupe
- Cadillac Sixteen
-
Ford konceptaŭtomobilo de 1958