Kongresa kuriero
Aspekto
La Kongresa Kuriero estas inform-bulteno, kiun volontuloj pli-malpli regule, proksimume ĉiutage, aperigas dum kelkaj Universalaj Kongresoj de UEA. Ĉiu aliĝinta kongresano rajtas je senkosta ekzemplero.
Ĝia enhavo dependas grandparte de la kontribuoj de la kongresanoj mem, kiuj estas petataj raporti pri siaj kunvenoj, recenzi kongresajn eventojn ktp. Ankaŭ fotoj en komputila formato estas bonvenaj, same kiel kongresaj anekdotoj kaj rakontoj. [1].
Kutime la Kongresa Kuriero tiel nomiĝas nur en subtitolo kaj krome havas specifan titolon, kiu povas aludi iun specialaĵon de la kongresa lando aŭ urbo. Jen kelkaj ekzemploj:
- UK 1985, Aŭgsburgo: La Strobilo; cembra strobilo estas la emblemo de la urbo Aŭgsburgo.
- UK 1996, Prago: Pragaj Sonoriloj; aperis 11 numeroj.
- UK 2002, Fortaleza: La bela sonĝo de l' omaro, vortludo pri verso el La Espero; la titolo prezentis ridetantan omaron.
- UK 2006, Florenco: Florenca Lilio; la blazono de Florenco montras lilion.
- UK 2015, Lillo: Belfrido
- UK 2016, Nitro: Pribina. La kuriero ricevis sian nomon laŭ fama loĝanto de Nitro, la princo Pribina. [2].
- UK 2017, Seulo: La Kandellumo Verda.
- UK 2018, Lisbono: Taĵo Nia.
- UK 2019, Lahtio: La Saltejo.
- UK 2022, Montrealo: Kongresa Sciulo.
- UK 2023, Torino: La Taŭra Voĉo
- UK 2024, Aruŝo: La Voĉo de Kilimanĝaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Belfrido n-ro 1 paĝo 4, la 25-an de julio 2015 esperante
- ↑ Laŭ Pribina n-ro 1 paĝo 1, la 23-an de julio 2016 esperante
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arĥivo de Kongresaj Kurieroj kun elŝuteblo
- Ekzemplerojn de aperintaj kurieroj vi povas elŝuti de la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio.
|