Konjekto de Goldbach
Aspekto
(Alidirektita el Konjekturo de Goldbach)
La konjekto de Goldbach estas nesolvita problemo de nombroteorio. Ĝi asertas, ke ĉiu para entjero pli granda ol 2 estas sumo de du primoj. Ekzemple:
- 4 = 2 + 2
- 6 = 3 + 3
- 8 = 3 + 5
- 10 = 3 + 7 = 5 + 5
- 12 = 5 + 7
- 14 = 3 + 11 = 7 + 7
- ktp.