Saltu al enhavo

Konrad Gramelspacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Konrad Gramelspacher
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Konrad GRAMELSPACHER estas germana esperantisto kaj ekonomikisto, loĝanta en Staufen, Baden-Virtembergo. Li ekde la 1980-aj jaroj aktivas en la regiona Esperanto-asocio BAVELO kaj estas engaĝita honorofica kunlaboranto de la sendependa regiona radia projekto Radio Dreyecksland ("triangula lando", aludanta al la limregiono de Germanio, Francio kaj Svislando inter la urboj Frajburgo kaj Bazelo). Kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron li intervjuis multajn veteranajn esperantistojn de la regiono kaj konservis aparte raportojn pri malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj. Li nome de la partieto Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) kandidatis en la eŭropaj balotoj 2009 kaj en la eŭropaj balotoj 2014, kaj (laŭ la stato de 2016) ekde pluraj jaroj funkcias kiel prezidanto de la germania sekcio de la partio.[1] Interalie li prelegis esperantlingve en la jubilea Germana Esperanto-Kongreso de 2023.[2] Krome li ekde pluraj jaroj aktivas kiel redaktoro de la germanlingva regiona gazeto Badische Zeitung.[3]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]