Konrad von Jungingen
Konrad von Jungingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
25-a Alta Majstro de la Germana ordeno | |||||
Regado | 1393-1407 | ||||
Antaŭulo | Konrad von Wallenrode | ||||
Sekvanto | Ulrich von Jungingen | ||||
Ceteraj titoloj | komandoro de Osterode ĝis 1391 | ||||
Persona informo | |||||
Konrad von Jungingen | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1355 en Jungingen, Ŝvabio | ||||
Morto | 30-a de marto 1407 en Malborko | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ulrich von Jungingen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konrad von Jungingen (nask. ĉ. 1355, mortis la 30-an de marto 1407) estis la 25-a Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaroj 1393-1407. Li naskiĝis en Jungingen en sud-okcidenta Germanio. Konrad estis pli aĝa frato de Ulrich von Jungingen, kiu estis posteulo de Konrad je la posteno de alta majstro.
Konrad aliĝis la ordenon kune kun Ulrich ĉ. 1380. Komence li estis komandoro en la kastelo de Osterode. En 1391 li avancis al trezoristo de Malborko.
Li estis elektita kiel alta majstro pro siaspeca hazardo. Kiam post la morto de Konrad von Wallenrode kolektiĝis la ĝenerala kapitulo por elekti sian novan estron, kaj Konrad von Jungingen - kiel estro de la kapitulo - devis esti ekskludita de la voĉdonado, unu el la monaĥoj, Wolf von Zolnhart, proponis lin kandidato por alta majstro, kio ne trovis kontraŭstaron inter la voĉdonantoj. La 30-an de novembro 1393 Konrad unuvoĉe estis elektita la alta majstro de la ordeno.
Konrad von Jungingen ekde la komenco de sia oficperiodo forte subtenis la ĝisnunan politikon de la ordeno. Anstataŭ militi, li elektis tamen diplomatian vojon por utiloj al la ordeno. Li penis konfliktigi grandajn dukojn de Litovio: foje li subtenis Vytautas, foje Švitrigaila. Li celis ankaŭ malfortigi la polan-litovan union kaj la rajton de Jogaila regi en Litovio.
Danke al sia lerta politiko li gajnis Ĵemajtion. En 1402 Konrad aĉetis Novmarkion de Brandenburgio, kio tamen donis pli da domaĝo ol avantaĝo, pro senĉesaj ribeloj de la lokaj kavaliroj. En la ĉebalta politiko Konrad devis konkurenci kontraŭ la ĵusformita Unio de Kalmar. En 1398 la ordeno de germanaj kavaliroj okupis la insulon Gotlando, kio kaŭzis multjaran tension en rilatoj kun Danio, Svedio kaj Norvegio.
Pro milit-minaco, Konrad von Jungingen devis konkordiĝi kun unu el la rivalaj landoj. En tiu situacio li decidis plibonigi la rilatojn kun Ladislao la 2-a Jogajlo, la reĝo de Pollando-Litovio. De 1401 li sendadis diplomatojn kun donacoj al Krakovo. En 1404 li sukcesis renkontiĝi kun Ladislao: tiam li cedis al Pola Reĝlando la regionon de Dobrzyń kaj tiel garantiis al la ordeno pacon kun Pollando-Litovio.
Li mortis post longa malsano la 30-an de marto 1407 en Malborko kaj estis entombigita en maŭzoleo de altaj majstroj sub la kapelo de s-ta Anna. Laŭ la Kroniko de Gdansko, la alta majstro mortante avertis la ordenajn altrangulojn pri elekto de la frato Ulrich, nomante lin stultulo.