Konstanteno Afrikano
Konstanteno Afrikano | ||
---|---|---|
![]() Konstanteno Afrikano dum urinanalizo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1015 en Kartago | |
Morto | 22-an de decembro 1087 en Montokasino | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | latina • araba vd | |
Alma mater | Universitato de Salerno | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto tradukisto monaĥo ![]() | |
Aktiva en | Montokasino vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Liber Pantegni ❦ De Gradibus ❦ Universal and Particular Diets vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Konstanteno Afrikano (en latina: Constantinus Africanus; en araba: قسطنطين الإفريقي; naskiĝinta en Kartago aŭ Kajruano inter 1010 kaj 1020, mortinta en Montekasino ĉ. 1087 en la 22-a de decembro) estis tuniza scienculo pri medicino. Li ĉefe sin donis al la tradukado de verkoj de la grekaj kaj latinaj kuracistoj en la araban, kio estis en tiu tempo la ĝenerala lingvo de scienco. Liaj tradukoj tamen laŭdire estas malĝustaj, kaj lia stilo barbara; dum liaj verkoj, kiuj ne estas konfesitaj tradukoj, ŝajnas esti kunmetitaj de transskribaĵoj de aliaj verkintoj, sen iu speciala merito, aŭ de elekto aŭ de aranĝo.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li vojaĝis en la tuta regiono de Mediteraneo kaj Proksima Oriento. Liaj studoj pri moderna araba medicino lernigis al li multo da novaj aferoj kaj post reveno al Kartago ĵaluzaj kolegoj imputis al li eĉ magiajn praktikojn. Sekve li ĝojis pri vokiĝo kiel sekretario de imperiestro Konstanteno la 9-a al la vilaĝo Reggio apud Bizanco. Venis li en la 1075-a jaro al la altlernejo medicina de Salerno.
Poste li retiriĝis kiel laika frato je la benediktanoj de Montekasino kie li estis bibliotekisto kaj arkivisto; kun malfermitaj brakoj bonvenigis lin tie la klerita abato Dezidero, kiu poste iĝis papo.
Konstanteno Afrikano tradukis medicinajn fakverkojn el la araba lingvo en la latinan (ekz. de Hipokrato kaj Galeno) kaj konsidereblas unu el la unuaj perantoj de antikva scienco al mezepokuloj. Lia ĉefverko estis Liber Pantegni, traduko de Khitaab el Maleki de al-Razio, kiun li dediĉis al abato Dezidero. En la restintaj verkoj por fakfilologoj ofte malklaras kio estas origine de li kaj kio ne. Tamen multaj postaj profesoroj salernaj de la 12-a jarcento konsideris Constantinus Africanus sia majstro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Walsh, James Joseph. "Constantine Africanus." Ĉe: The Catholic Encyclopedia. Volumo 4. New York: Robert Appleton Company, 1908. (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Konstanteno Afrikano en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Salerno and Constantine the African Muslimheritage.com
- Revolutionizing Medicine Around the Year 1100: International Team of Scholars Examines Transformative Period in Medical History, oktobro 2010 by National Humanities Center, North Carolina, USA nationalhumanitiescenter.org Arkivigite je 2012-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- John H. Lienhard: Constantine the African. Ĉe: Engines of our Ingenuity. University of Houston’s College of Engineering uh.edu
- tekstoj interrete