Saltu al enhavo

Konstitucio de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konstitucio de Estonio (en la estona Eesti Vaarigibi põhuseadus) estas unuigita konstitucio kiu validas en Estonio ekde la 28-a de junio 1992, kiu difinas la fundamentojn de la jura kaj socia sistemo de Estonio. La fondanta kunveno de Estonio aprobis la unuan konstitucion la 15-an de junio 1920, kaj ĝi ekvalidiĝis la 21-an de decembro 1920. La dua konstitucio estis adoptita la 24-an de januaro 1934, post referendumo okazigita en 1933. La dua konstitucio validis ĝis la 1-a de januaro 1938, kiam ekvalidis la tria konstitucio. La tria konstitucio restis valida, de facto, ĝis la 16-a de junio 1940, kiam Sovetunio okupis Estonion, kaj laŭjure ĝis la 28-a de junio 1992, kiam la kvara kaj nuna konstitucio estis aprobita per referendumo. La unuan konstitucion oni iam taksis ekstremparlamenta, ĉar Estonio ne havis reĝon aŭ prezidanton, sed ĉefministron nomitan "riigivanem", kiu estis ankaŭ ŝtatestro.