Kontraŭknalo
Kontraŭknalo estas vortludo konsistanta el interŝanĝo de literoj aŭ silaboj de du vortoj, aŭ ene de unu vorto. Ekzemple, "Mielkuko" > "Kiel muko"; "Plejpova nutro" > "Plejnova putro".
La terminon kontraŭknalo enkondukis Raymond Schwartz en sia romano Kiel akvo de l' rivero (1963), kie unu el la herooj, Hans Paulig, abunde uzas tiajn vortludojn.
Schwartz karakterizas Paulig jene:
- Vorto kiel mielkuko senmanke elfluis el lia buŝo "kiel muko"; preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.
Sekvas multaj ekzemploj de kontraŭknaloj el la buŝo de Paulig, ekzemple:
- Se via blondulino donos piskermeson, ho pardonu, kispermeson, …
- Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise.
En la verko de Louis Beaucaire (interalie Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970) la kontraŭknaloj nomiĝas bervalaĵoj. Li tiel difinas la bervalaĵon :
|
Kelkaj aliaj kontraŭknaloj el Beaucaire :
- Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto.
- Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.
- Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
- Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.
- Mi premas la manon je cia vico.
- Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.
- La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.
- Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.
Finne
[redakti | redakti fonton]En la finna lingvo popularas similaj vortludoj, tie nomataj sananmuunnos (proksimume "vortkonverto"), kie oni interŝanĝas la vortkomencojn de du sinsekvaj vortoj.
Jen kvar ekzemploj:
- sananmuunnos ("vortkonverto") — munansaannos ("ovoservado")
- Johannes Virolainen (finna politikisto) — Vihannes Jorolainen ("legomo el Joro")
- tohtori Virolainen ("doktoro Virolainen") – Vihtori Torolainen ("la vento el Toro")
- Mikkelin kittaajat ("alkoholo de Mikkeli") – kikkelin mittaajat (mezurilo de kikkeli, slanga vorto por peniso)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kruko kaj Baniko el Bervalo
- Sonalterno en Plena Ilustrita Vortaro