Saltu al enhavo

Konusforma brasiko

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
konusforma brasiko
konusforma brasiko sur la kampo

Konusforma brasiko nomiĝas grupo de kulturvarioj de blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba), speco de kapobrasiko. Ĉar ĝi ofte estas rikoltebla jam dum somero, ĝi povas esti konsiderata la somera formo de tiu legoma brasiko kun fajnaj, flavece ĝis bluece verdaj grandaj folioj kaj konusa kaj maldensa formo de la kapo. Ĝia gusto estas pli fajna ol tiu de la ordinara, aŭtuna blanka brasiko. Kiam antaŭ jaroj la plej fruaj brasikaj kultivaroj jam povis esti rikoltataj en printempo aŭ frua somero ĝi nomiĝis „somerbrasiko“. Ĉar ĝi tre ofte estis kultivata en la fekunda ebeno „Filder“ apud Stutgarto en suda Germanujo la brasiko estas nomata ankaŭ „Filder-brasiko“ (ekzemple en la hispana: „col de Filder“ aŭ „ berza de Filder“. La kompleta latina nomo de konusforma brasiko esta Brassica oleracea var. capitata for. alba subv. conica.

Konusforma brasiko en la kuirejo

[redakti | redakti fonton]

Konusforma brasiko povas esti uzata en la kuirejo kiel savoja brasiko kaj blanka brasiko. Pro la delikata strukturo de siaj folioj ĝi estu pli mallonge kuirebla. Ĝi tre taŭgas por fari salaton kaj krudaĵon.

Viu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]