Konvencio de Lisbono
La Konvencio de Lisbono aŭ Konvencio pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono estas internacia traktato de Konsilio de Eŭropo kaj de UNESKO kiu datas de la 11-a de aprilo 1997. Ĝi temas pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono. Ĝi estas unu el la aktoj kiuj preparas la procezon de Bolonjo kiu celis fari de Eŭropo tutmonde konkureman areon de la scio-ekonomio, kaj kiu kondukis al reformo de diplomoj (bakalaŭro - magistro - doktoreco).
Ĝi estas la sekvo al nombro de aliaj eŭropaj konvencioj:
- Eŭropa konvencio rilate al la ekvivalento de diplomoj kiuj donas aliron al universitatoj (1953)
- Eŭropa konvencio pri la ekvivalento de la periodoj de universitataj studoj (1956)
- Eŭropa konvencio pri la akademia agnosko de la universitataj kvalifikoj (1959)
- Aldona protokolo al la eŭropa konvencio rilate al la ekvivalento de diplomoj kiuj donas aliron al universitatoj (1964)
- Eŭropa konvencio pri la ĝenerala ekvivalento de la periodoj de universitataj studoj (1990)
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Convention de Lisbonne en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eŭropa spaco de la supera edukado
Listo de la traktatoj de la Konsilio de Eŭropo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](franca) Traktato n-ro165 - Konvencio pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono - Konsilio de Eŭropo
(franca) Stato de la subskriboj kaj ratifoj de la traktato 165 - Konsilio de Eŭropo
- Internaciaj traktatoj de Nederlando
- Internaciaj traktatoj de Britio
- Internaciaj traktatoj de Portugalio
- Internaciaj traktatoj de Turkio
- Internaciaj traktatoj de Svedio
- Internaciaj traktatoj de Rusio
- Internaciaj traktatoj de Kartvelio
- Internaciaj traktatoj de Ukrainio
- Internaciaj traktatoj de Italio
- Traktoj de Irlando
- Internaciaj traktatoj de Hispanio
- Internaciaj traktatoj de Aŭstrio
- Internaciaj traktatoj de Germanio
- Konsilio de Eŭropo