Konvencio pri la statuso de senŝtatanoj
Konvencio pri la statuso de senŝtatanoj estas plurflanka internacia konvencio de Unuiĝintaj Nacioj adoptita la 28-an de septembro 1954, celante protekti kaj reguligi la statuson de senŝtaluloj. Ĝi ekvalidis la 6-an de junio 1960[1].
Entute 94 ŝtatoj ratifis la konvencion.
Laŭ artikolo 15 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la 10-an de decembro 1948:
- Ĉiu havas la rajton je civitaneco.
- Neniu povas esti arbitre senigita de sia nacieco aŭ de la rajto ŝanĝi sian naciecon.
La konvencio pri la Statuso de Rifuĝintoj komence ne enhavis ajnan enhavon pri la statuso de senŝtatanoj kaj ekzistis neniu protokolo pri rimedoj por redukti senŝtatecon.
La 26-an de aprilo 1954, ECOSOC adoptis rezolucion kunvokantan konferencon de plenrajtuloj por "reguligi kaj plibonigi la situacion de senŝtatanoj per internacia interkonsento."
Konceptoj
[redakti | redakti fonton]Nacieco
[redakti | redakti fonton]Nacieco estas jura rilato inter persono kaj ŝtato. Ĝi donas al homoj senton de identeco dum ĝi permesas al iu ekzerci multajn diversajn rajtojn. Manko de civito aŭ nacieco signifas diversajn limigojn por homoj (ekz. se ili volas iri al lernejo, akiri laboron, posedi posedaĵon, vojaĝi, ktp.). Laŭ Artikolo 15 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉiu havas la rajton je nacieco kaj neniu estu arbitre senigita de sia nacieco aŭ de la rajto ŝanĝi sian naciecon. Vidu ankaŭ sennaciismo.
Senŝtatano
[redakti | redakti fonton]Senŝtatano estas homo kiu ne estas konsiderata kiel civitano de iu ŝtato laŭ ĝiaj leĝaj regularoj.
Sennaciismo
[redakti | redakti fonton]Sennaciismo estas termino priskribanta politikajn konceptojn vortigitajn unuavice, sed ne nur, de Eŭgeno Lanti (Sennacieca Asocio Tutmonda), kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:
a) radikala kontraŭnaciismo,
b) universalismo,
c) tutmondismo,
ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,
d) neceso de tiusenca edukado kaj organizado de la monda proletaro, kaj
e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.
Kvankam naskiĝinta en la sino de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), sennaciismo ne estas ties oficiala ideologio.
Ĉefaj dispozicioj de la Konvencio
[redakti | redakti fonton]La Konvencio baziĝas sur la baza principo, ke neniu senŝtatulo estu traktata pli malbone ol fremdulo, kiu havas naciecon. Ĝi do enhavas specifajn protektajn rimedojn por tiaj personoj kaj apelacias al ŝtatoj por permesi civitanecon en situacioj kie ĉi tiu rimedo solvus la problemon de senhejmeco. Samtempe, tiuj, kiuj plenumas la difinon de senŝtatano, havas iujn rajtojn kaj devojn enhavitajn en la Konvencio.
Artikolo 2 de la Konvencio deklaras ke ĉiuj senŝtatanoj estas devigataj observi la leĝojn kaj aliajn jurajn regularojn de la lando en kiu ili situas.
Artikolo 3 de la Konvencio diras, ke la kontraktantaj ŝtatoj aplikas la rimedojn de ĉi tiu konvencio al senŝtatanoj sen diskriminacio pri raso, religio aŭ devenlando. La Konvencio provizas senŝtatanojn per sindevigo de reciprokeco (Artikolo 7) kaj garantias al ili la rajton al asistado de administraj aŭtoritatoj (Artikolo 25), la rajton al identecaj kartoj kaj vojaĝaj dokumentoj (Artikolo 27 kaj 28). Senŝtatanoj ne estos deportitaj krom kiam kialoj de nacia aŭ publika sekureco tion postulas. Elpelo povas ĝenerale okazi nur surbaze de decido farita kadre de taŭga jura proceduro (Artikolo 31). La Konvencio alvokas la kontraktantajn ŝtatojn faciligi la integriĝon de tiuj personoj (Artikolo 32).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konvencioj pri la statuso de rifuĝintoj
- Sennaciismo
- Civitaneco
- Sennacieca Asocio Tutmonda
- Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj