Kordorsa pego
Kordorsa pego | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kordorsa pego
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hemicircus canente (Lesson, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kordorsa pego (Hemicircus canente) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en sudorienta Azio.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Pli precize ĝi troviĝas en Barato, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri eta, unikforma, nigroflaveca (okra) pegedo kun granda, elstara kurva kresto sur kapo kaj tre mallonga vosto, eksterordinare ĉe pegedoj. Ĝi havas ĉefe nigrajn suprajn partojn kaj helajn subajn partojn, sed la unika bildo estas en dorso kio montras korforman flavan bildon kun korformaj nigraj punktoj en suba parto kaj en ŝultroj. La pugo estas flaveca kaj la flugilplumoj montras helan striadon. La gorĝo estas helflava. Masklo havas nigran kapon ĝis sub la okulo kaj al la nuko, dum inoj havas blankecan aŭ helflavan frunton.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Hemicircus canente. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. 27a Julio 2007.