Saltu al enhavo

Korea Artista Proleta Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Korea Artista Proleta Federacio (aŭ kelkfoje Korea Artista Proletaria Federacio) estis grupo da Koreaj artistoj, kiu fondiĝis en 1925 kiam la lando estis okupita de Japana Imperio.

Ĝi aperis reage al la oficiala arto, kontrolita de la imperiista cenzuro.

Tiu Korea maldekstra artista organizo havis Esperantan nomon, verŝajne laŭ modelo de aliaj Sovetaj artistaj grupoj (kie Esperanto estis unue favore akceptita). Ne multaj informoj troveblas pri ĝiaj ligiloj kun Esperanto, sed estas kredebla, ke kvankam ili ne uzis la lingvon, kelkaj el ili scipovis ĝin. Laŭ la sama modelo aperis pli poste en Japanio la Nippona Artista Proleta Federacio (1928).

La artistoj de KAPF ludis gravan rolon por literaturo, kaj ĉefe por la naskiĝo de sendependa korea kino. KAPF estas vidita kiel la origino de la Nord-Korea kino. La plej konata kontribuo de KAPF al la Korea arto estas la filmo Arirang, de NA Un-gyu, nun vidita kiel la patro de la Korea kino, kaj unua Korea stelulo.

Aliaj famaj verkistoj de KAPF estis: Im Hwa, Han So-rya, Choe So-hae kaj Kim Tong-hwan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]