Kornél Chyzer
Kornél Chyzer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de januaro 1836 en ![]() ![]() |
Morto | la 21-an de septembro 1909 en ![]() ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Jolán Mánn ![]() |
Okupo | |
Okupo | araneologo zoologo ![]() |
Kornél Chyzer [ĉizer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Chyzer Kornél estis hungara kuracisto, zoologo, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia edzino estis Jolán Mánn.
Kornél Chyzer [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1836 en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio en Bártfa (nuntempa Bardejov en Slovakio). Li mortis la 21-an de septembro 1909 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kornél Chyzer frekventis universitaton en Pest (urbo), poste li plulernis en Vieno en 1858. Li komencis sian karieron en 1860 en Hungara Nacia Muzeo, sed samtempe li ekinstruis en lernejo. En la sekva jaro li ekhavis kuracistan postenon en sia naskiĝurbo, poste pli gravan postenon en Sátoraljaújhely en 1869. Tie li partoprenis en kuracado de malsanuloj en epidemio pri ĥolero en 1872. Post 2 jardekoj li havis altan postenon en la ministerio, kie li okupiĝis ekzemple pri banokulturo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A pesti levéllábú héjjanczokról (1861)
- Magyarország gyógyhelyei és ásványvizei (Kuracbanlokoj kaj fontoj de Hungario) (1885) ankaŭ germane kaj france)
- Araneae Hungariae (1892 latine)