Kornél Divald
Aspekto
Kornél Divald | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de majo 1872 en Prešov | ||||
Morto | 24-an de marto 1931 (58-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/1-1-16 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Károly Divald vd | ||||
Gefratoj | Károly Divald, Jr. (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto arthistoriisto fotisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kornél DIVALD, laŭ hungarlingve kutima nomordo Divald Kornél estis hungara verkisto (sub pseŭdonimo Tarczai György), arthistoriisto, muzeologo, fotisto, kritikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1911).
Kornél Divald [1] naskiĝis la 21-an de majo 1872 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 24-an de marto 1931 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kornél Divald frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto, kiun li ne finis pro orela malsano. En 1907 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn. Li longe laboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li ĉefe okupiĝis pri artaĵoj en Supra Hungarujo. Li ne nur administris, sed ankaŭ fotis la artaĵojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- diversaj prozaj verkoj, ekzemple Masolino (1902) - romano; Öt novella (1913) - novelaro
- diversaj artaj fakverkoj, ekzemple A felső-magyarországi renaissance építészet emlékei (1900); A régi Buda és Pest művészete a középkorban (Artoj de la malnovaj Buda kaj Pest (urbo) dum la mezepoko (1901); A magyar iparművészet története (Historio de la hungara industriarto) (1929); Old Hungarian Art (1931)