Saltu al enhavo

Korso de Francisko Jozefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamafiŝo de 1911

Korso de Francisko Jozefo (kroate Obalno šetalište Franza Josefa I; aŭ pli simple Lungomare) estas ĉ. 10 km longa marborda promenejo ĉe la nordeosta golfeto Kvarnerski zaljev apud Rijeko, Kroatio. Ĝi nomiĝas tiel pro lia imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kondukante disde Lovran tra Opatija ĝis Volosko. La centra loko Opatija iam estis moda marbanejo en Aŭstrio-Hungario kun grandaj, tradiciaj hoteloj. La parte enroken enhakita korso kun multe da vilaoj el la tempo de la Danuba monarkio estas ĉefa altirilo de la ankaŭ en nuna Kroatujo ŝatata turismejo.

La tuto aranĝitis laŭetape de anoj de la surloka plibeligsocieto: komencis oni per la norda parto inter Slatina kaj Volosko (finiĝo en 1889) antaŭ la suda ero ĝis Lovran (1911). La unuaj rezistadoj de la grundposedintoj trankviliĝis danke al la aŭtoritateco de la distriktestro Wilhelm R. von Jettmar.

Noma vario

[redakti | redakti fonton]

La korso komence nomiĝis por la en 1894 mortinta ĝenerala direktoro de Sudfervoja Societo, Friedrich Julius Schüler.[1] En 1918 post italiiĝo alinomiĝoj estis jenaj: Lungomare Regina Elena, Lungomare della Madonna, Lungomare Principe Umberto. Dum jusgoslavia tempo ekde 1945 ĝi nomiĝis Matko-Laginja-promenejo. En kuro de reŝato de danubmonarkia kaj turisma historio deciditis en 1996 nomi ĝin por imperiestro Francisko Jozefo la 1-a.

Laŭlonge de la korso estas multaj arkitekture rimarkindaj vilaoj, hoteloj kaj memortabuloj. Jene kelkaj ekzemploj (disde Volosko):

  • Je Minach-vilao pasigis la grafo, revoluciulo kaj posta ministro Gyula Andrássy la lastajn vivojarojn. Laŭdire li tie ĉi akceptis trifoje inkognite Elizabeton.
  • Monumento por Heinrich von Littrow memorigas onin pri hodiaŭ forgesita maristo kaj poeto.
  • Ransonnet-vilao apartenis unue al la havaĵoj de la biologo Eugen von Ransonnet-Villez antaŭ ekposedo de Leo Kremesek.
  • Iama porinfana sanatorio Szegö iĝis poste Hotelo Belvedere.
  • En Rosalia-vilaro loĝis la tiutempe fama violonisto Jan Kubelík.
  • Neptun-vilao, starigite inter 1890 kaj 1897 laŭ la modelo de Kastelo de Miramare, estis intertempe en posedo de grafino Laura Henckel von Donnersmarck. Vladimir Nabokov pasigis tie ĉi someron en siaj infanaj jaroj. Sur la areo de imponaj ĝardenoj troviĝas nun la postmodernisma Hotelo Miramar.
  • Ambasador-vilao gastigis iam la Novan kuracdomon Franz Schalk (posta nomo estis Lakatos-sanatorio) estante parto de la en la 1960-aj jaroj starigita tre alta hotelbloko Ambasador, prestiĝkonstruaĵo el la tempo de Josip Broz Tito kies arĥitekto estis Zdravko Bregovac.
  • Memortabulo ankaŭ por Henryk Sienkiewicz ekzistas kiu en Opatija verkis novelon skizan por la romano Quo vadis?.
  • Busto senvualigitis je honoro de Friedrich Schüler, fervojsocietestro kaj turisma pioniro.
  • Preter Angiolina-vilao oni venas centren al Kvarner-hotelo kun iama princa filio Amalia-vilao.
  • Reliefo por la ĥirurgo Theodor Billroth, detruite dum la Dua mondmilito, reproduktitis kaj remuntitis.
  • Sudokcidente de la urbocentro estas Madonna-vilao (Schalek-vilao) de 1891 kiu funkcias ekde 2002 kiel kazino. Ĝi famas kiel renkontiĝloko inter la imperiestro Francisko Jozefo kaj lia amikinio Katharina Schratt.
  • Glax-vilaon enloĝis la grava kuracisto Julius Glax.
  • La najbara Ariston-vilao posedatis de la filino de Julius Glax, pli poste fare de la itala princo Andrea Boncompagni.
  • Münz-vilao de 1903 de la konstruentrepenisto kaj tramkoncesianto Jakob Ludwig Münz bedaŭrinde pli kaj pli kadukiĝas.
  • Frappart-vilao taksatas unu el la plej bonaj verkoj de la arĥitekto Carl Seidl kiu tiuregione famis per pluraj vilakonstruo; lia stilo ankaŭ de kolegoj imititis.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Tuj post la 78-a SAT-Kongreso 2005 okazinta en Zagrebo, okazis postkongreso laŭ kiu grupo de kongresanoj vizitis la sudkroatan duoninsulon Istrio: ili loĝis en Lovrano, tute apud la korso, kaj vizitis interalie la urbojn Pula, Rijeka, Poreĉ kaj Rovinjo, krom insuloj de la kroata marbordo. Krome ĉiutage ili povis ĝui la agrablegan promenadon laŭ la korso. Organizis tion Marija Beloŝeviĉ.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Amir Muzur: Opatija/Abbazia. Spaziergang durch Raum und Zeit. Rijeko 2000.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz-Joseph-Promenade en la germana Vikipedio.

  1. Christian Schüle: "Des Kaisers neue Promenade". Ĉe: zeit.de, 12.7.2007
45.33194444444414.303055555556