Saltu al enhavo

Koruso (sonefekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri sonefekto kaj tipo de muzika sono. Por grupo de kantistoj rigardu la paĝon Ĥoro.
La registro "vox coelestis" de orgeno produktas ĥorusefekton.

KorusoĤoruso estas sonefekto kaj tipo de muzika sono. Ĝia ĉefa trajto estas ĉeesto de pluraj frekvencoj kiuj estas preskaŭ sed ne precize samaj, kaj minimume malstabilaj. La diferencoj estas multe malpli grandaj ol unu paŝo inter du notoj kiel ekzemple F kaj F# [1][2].

Korusa efekto povas estiĝi je pluraj manieroj. La plej tradicia, kiu donis nomon al la efekto, estas koruso do grupo de kantistoj kiuj kantas kune. Certaj muzikiloj enhavantaj duobligitajn kordojn (mandolino, buzuko, piano,...) kaj en iuj orgenoj povas atingi korusefekton eĉ ludante sole. Pluraj muzikiloj ludantaj samtempe saman noton ankaŭ rezultigas korusefekton.

Korusan efekton eblas estigi elektronike. Eblas rekte generi korusan signalon, aŭ aldoni la efekton poste al jam ekzistanta signalo, ebligante kreadon de pli ampleksa sono el seka sono, kaj tio analoge aŭ ciferece. Ekde la 1950-aj jaroj ĝi estis disponebla ĉe la Hammond-orgeno, poste integrigita en sintezilojn. Post 1976, ĝi iĝas sonefekto aldonita en amplifilojn, magnetbendajn sonapartojn, rakunuojn, pedalajn efektilojn, kaj sonprogramoj kiel AudaCity kaj SoX.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://web.archive.org/web/20051216100223/http://www.harmony-central.com/Effects/Articles/Chorus (angle)
  2. Orfanidis, Sophocles. Introduction to Signal Processing. New Jersy, Prentice Hall. 1996. ISBN 0132091720 (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]