Koskullskulle
Koskullskulle | |||
---|---|---|---|
urba areo de Svedio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Norrbottens län | ||
Komunumo | Gällivare | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 216 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 833 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 67° 11′ N, 20° 44′ O (mapo)67.18650116309320.740911609047Koordinatoj: 67° 11′ N, 20° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,46 km² ( 146 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Koskullskulle estas loko (Tätort) en la nordsveda provinco Norrbottens län kaj la historia provinco Lappland, norde de la polusa cirklo. La loko estas nomita laŭ iama Landshövding de Norrbottens län Georg Adolf Koskull (1780–1829).
La loko en la komunumo Gällivare situas proksimume ses kilometrojn nordoriente de Gällivare. Ĝi estas ligata per la landaj stratoj (Länsväg) BD 830, BD 831 kaj BD 860 kun Gällivare. Al Koskullskulle kondukas Zweigstrecke de erctrajnlinio, kiu tamen estas uzata nur por vartrafiko kaj preskaŭ eksklude de mineja firmao LKAB. Tra la loko fluas la proksimume 140 kilometrojn longa Linaälven, flanka rivero de Ängesån.
La loĝantaro malkreskas. Nombrinte en la loko en 1960 ankoraŭ 1601 personojn, la loĝantaro tra 1196 (post malgranda refortiĝo en la jaro 1995) kaj 874 (2010) malkreskis al 818 (2015).
Konataj loĝantoj
[redakti | redakti fonton]- Jan Boklöv (* 1966), skisaltisto
- Göran Forsmark (* 1955), aktoro
Noto
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Koskullskulle en la germana Vikipedio.