Kotoneastro
kotoneastro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kotoneastro (Cotoneaster) estas genro de la Pirenoj el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 90 specioj.
La natura disvastigejo estas la palearkta regiono (modera Azio, Eŭropo, Nordafriko), kun la centro Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinujo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Cotoneaster-specioj kreskas kiel deciduaj ĝis ĉiamverdaj arbustoj, malofte kiel malgrandaj arboj. La kreskoformo estas kuŝanta grundkovranto ĝis 15 metro alta arbeto. La branĉoj ne havas dornojn. La alterne situantaj folioj estas simplaj kun mallonga folitigo. La folirando estas glata. La stipuloj estas etaj.
La floroj staras kelkfoje unuope aŭ plurope en malgrandaj faskoj, sed plej ofte en ŝirmgropolaj infloreskoj. La duseksa, radiosemetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin mallongaj sepalojwaras ankoraŭ bone videblaj sur la fruktoj. La kvin petaloj estas blankaj, kremkoloraj, rozeajĝis violkoloraj, helviolaj aŭ ruĝaj. Ekzistas dek ĝis 20 (malofte ĝis 22) stamenoj. Ekzistas du ĝis kvin duonepiginaj karpeloj. La du ĝis kvin pistiloj estas liberaj.
La pomforma frukto estas ruĝa ĝis brunruĝa, aŭ oranĝa ĝis nigra. La fruktoj nur enhavas po unu semo.
Ĉiuj plantpartoj, sed precipe la fruktoj, estas malforte venenaj.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]En la moderaj zonoj kelkaj specioj estas kultivataj kiel ornamlignoplanto, ektemple kiel grundkovranto. La grundkovrantaj Cotoneaster-specioj estas ofte ankaŭ plantataj kiel apudstrataj verdaĵoj en urboj. La genro estas suscepto de la bakteriozo fajrobrulo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Kotoneastro (Cotoneaster) estas genro el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Tie ili apartenas al la subfamilio Spiraeoideae, tribo Pyreae, subtribo Pirenoj.[1] La unua priskribo de la genro okazis en la jaro 1789 fare de Friedrich Casimir Medicus. La genro konsistas el ĉ. 90 specioj.[2] En la planta listo estas priskribita jenaj specioj:[3]
- akumina kotoneastro (Cotoneaster acuminatus LINDL.) – hejmregiono Himalajo.
- akrapinta kotoneastro (Cotoneaster acutifolius TURCZ.)
- Cotoneaster adpressus BOIS)
- Cotoneaster affinis LINDL.
- ambigua kotoneastro (Cotoneaster ambiguus REHDER & E.H. WILSON)
- Cotoneaster apiculatus REHDER & E.H. WILSON
- falthava kotoneastro (Cotoneaster bullatus BOIS) –ornamplanto
- buksfolia kotoneastro (Cotoneaster bŭifolius WALL. EX LINDL.), el Hindio.
- Cotoneaster chengkangensis T.T.YU
- arka kotoneastro (Cotoneaster conspicuus(MESSEL) MESSEL)
- Cotoneaster coriaceus FRANCH.
- tapiŝa kotoneastro (Cotoneaster dammeri C.K. SCHNEID. – nomata laŭ la botanikisto Udo Dammer) – similas al la horizontala kotoneastro (C. horizontalis), sed kuŝanta sur grundo, folioj oblongaj aŭ eliptaj; el Ĉinujo.
- Cotoneaster dielsianus E. PRITZ. EX DIELS
- Cotoneaster divaricatus REHDER & E.H. WILSON, el Ĉinujo.
- Cotoneaster fangianus T.T. YU
- Cotoneaster floridus J. FRYER & B. HYLMÖ
- Cotoneaster foveolatus REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster franchetii BOIS, el okcidenta Ĉinujo.
- arba kotoneastro (Cotoneaster frigidus WALL. EX LINDL
- Cotoneaster glabratus REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster glaucophyllus FRANCH.
- Cotoneaster glomerulatus W.W. SM.
- Cotoneaster gracilis REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster harrovianus E.H. WILSON
- Cotoneaster harrysmithii FLINCK & B. HYLMÖ
- Cotoneaster hebephyllus DIELS
- Cotoneaster hissaricus POJARK.
- horizontala kotoneastro (Cotoneaster horizontalis DECNE. senpostula grundokovranto, etaj rondaj folioj, neofito, el Ĉinujo.
- Cotoneaster insignis POJARK.
- ordinara kotoneastro Cotoneaster integerrimus MEDIK. –el Mezeŭropo.
- Cotoneaster krasnovii POJARK.
- Cotoneaster langei G. KLOTZ
- Cotoneaster marginatus (LOUDON) SCHLTDL.
- Cotoneaster melanocarpus LODD., G. LODD. & W. LODD.
- malgrandfolia kotoneastro (Cotoneaster microphyllus WALL. EX LINDL.), el Himalajo.
- Cotoneaster miniatus (Rehder & E.H. Wilson) Flinck & B. Hylmö
- Cotoneaster mongolicus POJARK.
- Cotoneaster morrisonensis HAYATA
- Cotoneaster moupinensis Franch.
- multflora kotoneastrol (Cotoneaster multiflorus BUNGE, el Ĉinujo.
- Cotoneaster neoantoninae A.N. VASSILJEVA
- Cotoneaster neopopovii CZEREP.
- Cotoneaster nitens REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster nitidifolius C. MARQUAND
- Cotoneaster nitidus JACQ.
- Cotoneaster nummularioides POJARK.
- Cotoneaster nummularius FISCH. & C.A. MEY.
- Cotoneaster obscurus REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster oliganthus POJARK.
- Cotoneaster pannosus FRANCH.. el sudokcidenta Ĉinujo.
- Cotoneaster qungbixiensis J. FRYER & B. HYLMÖ
- densflora kotoneastro (Cotoneaster racemiflorus (DESF.) K. KOCH
- Cotoneaster reticulatus REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster rhytidophyllus REHDER & E.H. WILSON
- rondfolia kotoneastro (Cotoneaster rotundifolius WALL. EX LINDL.)
- Cotoneaster rubens W.W.SM.
- salikfolia kotoneastro (Cotoneaster salicifolius FRANCH.) el Ĉinujo.
- Cotoneaster sanguineus T.T. YU
- Cotoneaster schantungensis KLOTZ
- Cotoneaster sherriffii G. KLOTZ
- Cotoneaster silvestrii PAMP.
- Cotoneaster soongoricus (REGEL) POPOV
- vintroverda kotoneastro (Cotoneaster sternianus (TURRILL) BOOM)
- Cotoneaster subadpressus T.T. YU
- Cotoneaster submultiflorus POPOV
- Cotoneaster taylorii T.T.YU
- Cotoneaster tenuipes REHDER & E.H. WILSON
- Cotoneaster tomentosus (AITON) LINDL.), interalie en Aŭstrio.[4][5]
- Cotoneaster transcaucasicus POJARK.
- Cotoneaster turbinatus CRAIB
- Cotoneaster uniflorus BUNGE
- Cotoneaster verruculosus DIELS
- Cotoneaster wardii W.W.SM.
- Cotoneaster zabelii C.K.SCHNEID.
Fajrobrulo
[redakti | redakti fonton]Kotoneastroj estas kiel kernetfrukto (Pyrinae) tre minacata de fajrobrulo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ D. Potter, T. Eriksson, R. C. Evans, S. Oh, J. E. E. Smedmark, D. R. Morgan, M. Kerr, K. R. Robertson, M. Arsenault, T. A. Dickinson, C. S. Campbell: Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution, Band 266, 2007, p. 5–43.
- ↑ Zhi-Yun Zhang, Hongda Zhang, Peter K. Endress: Cotoneaster,
- ↑ Cotoneaster.The Plant List2012-04-23. Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-02-26 .
- ↑ BibISBN|9783854741879|paĝo 544
- ↑ Eintrag bei The Euro+Med PlantBase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2008. 978-3-8001-5614-6, paĝoj 226–238