Kotor
Kotor | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbeto urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Montenegro | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 85330 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 961 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 26′ N, 18° 46′ O (mapo)42.4253918.771191Koordinatoj: 42° 26′ N, 18° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 635 m [+] | ||||
Areo | 335 km² (33 500 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kotor [+] | |||||
Kotor (serbe Котор, itale Cattaro, albane Kotorri, latine Acruvium, greke Ασκρηβιον [Askrèvion]) estas marborda havenurbo en Montenegro. Laŭ la stato de 2011 en la komunumo vivis 961 loĝantoj sur areo de 335 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Kotor situas en golfo havanta la saman nomon Kotor inter montoj pli ol 1000 m-ojn altaj
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 168 a.K. La unua menciinda regado estis la Romia Imperio. En 1002 la bulgaroj okupis ĝin, sed en la sekva jaro la urbo aldoniĝis al la serboj. La loĝantoj sukcese ribelis helpe de respubliko Raguzo. En 1185 la serboj senbatale okupis la havenurbon. En la 14-a jarcento okazis influoj de bosnoj, hungaroj kaj Venecia respubliko, fine la turkoj. Ekde 1797 Kotor iĝis parto de Habsburga Imperio, sed poste alvenis la francoj, baldaŭe denove la aŭstroj.
Dum la 1-a mondmilito la urbo estis grava milita bazo, en la regiono estis gravaj bataloj. En 1918 ribelo de maristoj okazis. Poste la urbo apartenis al la estonta Jugoslavio, dum la 2-a mondmilito al Italio. En 1979 tertremo okazis. La urbo estas paradizo de turistoj.
Etnoj
[redakti | redakti fonton]montenegranoj | 10741 | (47 %) |
serboj | 7094 | (31 %) |
kroatoj | 1762 | (8 %) |
aliaj |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka urboparto kun urbomuro 4.5 kilometrojn longa
- romanika preĝejo omaĝe al Sankta Trifono de 1166
- romanika preĝejo omaĝe al Sankta Luko de 1195
- ortodoksa preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao
- insulo de Sankta Georgo
- fortikaĵo pri Sveti Ivan
- muzeo pri militŝipoj
- monto Lovćen, 1754 m-ojn alta
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Malnova urboparto de Kotor.
-
Blazono de Kotor.
-
"Albania veneta".
-
Panoramo de Kotor
-
Preĝejo om. al Sankta Trifono en Kotor
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Cattaro naskiĝis en 1917 hungara ortodoksa pastro Feriz Berki.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (montenegre kaj angle)