Saltu al enhavo

Koturnopluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koturnopluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Ortyxelos
Specio: Koturnopluvio, Ortyxelos meiffrenii
Vieillot 1819
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Koturnopluvio (Ortyxelos meiffrenii) estas malgranda grundema birdo en la turnica familio Turnicidae, kiu troviĝas en la Sahela regiono de Afriko kaj en disaj regionoj de Orienta Afriko. Ĝi estas la nura specio en la genro Ortyxelos kaj la nura specio de la familio kiu ne estas membro de la genro Turnix.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Koturnopluvio aŭ Ortikselo estas malgranda, mallongvosta kurema birdo kiu aspektas kiel miniatura kurulo estante surgrunde. La supraj partoj estas sablo-ruĝecaj kaj la malsupraj partoj ĉefe blankecaj. Ili montras distingan flugilmodelon dumfluge kiam la kontrasto inter la blankaj unuarangaj kovriloj kaj la nigraj blankpintaj ĉefplumoj formas distingan diagonalan bendon en supra flugilo. Ilia ondeca flugmaniero estas simila al tiu de alaŭdoj. La inoj estas iom pli malhelaj ol la maskloj, dum junuloj estas pli helaj.[2]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Koturnopluvio vivas en Sahelo el suda Maŭritanio kaj norda Senegalo oriento ĝis norda Kameruno kaj suda Ĉado[2] ĝis Suda Sudano kaj suda Sudano[3] kun apartaj populacioj en norda Benino kaj marborda Ganao,[2] kaj aliaj en Ugando, Kenjo kaj Etiopio.[4]

La Koturnopluvio kutime troviĝas sole aŭ laŭpare en seka herbejo kaj dornarbustaro. Ĝi prefere lante vagadas anstataŭ kaŝe moviĝistra la herbejo sed ankaŭ kuras kiel kurulo en malfermejoj. Tendencas kaŭri kaj kaŝiĝi dum alproksimiĝo kaj ekflugas nur se la observanto estas preskaŭ super ĝi kaj tiam ekflugas per vagema ondeca flugmaniero. Ili reproduktiĝas dum la seka sezono kaj moviĝas norden antaŭ la pluvalveno.[2] Ĝi tendencas esti pli aktiva nokte kaj alvoki per milda mallaŭta fajfo kvazaŭ vento tra tubo dum lunlumaj noktoj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "ITIS Report: Ortyxelos". Integrated Taxonomic Information System. Alirita la 11an de Aŭgusto 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Borrow, Nik. (2001) Birds of Western Africa. A & C Black.
  3. BirdLife International (2016). "Ortyxelos meiffrenii". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2016: e.T22680603A92867780. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22680603A92867780.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
  4. Quail-plover Ortyxelos meiffrenii. Birdlife International. Alirita 17a de Oktobro 2016 .
  5. Zimmerman, Dale A.. (1996) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Christiopher Helm, p. 372–373.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]