Saltu al enhavo

Koubalova Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koubalova Lhota
vilaĝo
Vido al parto de la vilaĝo kun kapelo
Oficiala nomo: Koubalova Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Klučenice
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Domoj 22
Situo Koubalova Lhota
 - koordinatoj 49° 34′ 23″ N 14° 12′ 42″ O / 49.57306 °N, 14.21167 °O / 49.57306; 14.21167 (mapo)
Katastro 2,13 km² (213 ha) Koubalova Lhota
Loĝantaro 25 (2021)
Denseco 11,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1490
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 262 56
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koubalova Lhota
Portalo pri Ĉeĥio

Koubalova Lhota estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Klučenice en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas 1,5 km nordoriente de Klučenice. En la jaro 2021 ĉi tie vivis daŭre 25 loĝantoj.

Koubalova Lhota estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,13 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1490.

Murdo de Vladimír Mandík

[redakti | redakti fonton]

La 14-an de februaro 1951 estis dum reveno el okupo survoje malantaŭ la vilaĝo murdita prezidanto de Loka Nacia Komitato el Koubalova Lhota Vladimír Mandík. Tri suspektataj krimintoj, lokaj privataj agrikulturistoj, Václav Junek, Alois Lacina kaj Karel Máša, estis en publika politika proceso, kiu okazis netutan monaton post la murdo, kondamnitaj al mortpuno.[1][2][3] Nur kvin tagoj post proklamo de la verdikto rifuzis revokon la Plej supera juĝejo, je unu tago pli poste rifuzis doni prezidentan pardonon tiama prezidento Klement Gottwald kaj la sekvantan tagon estis ĉiuj tri kondamnitoj ekzekutitaj.[4][5] La esplorado estis dume fermita tendence kaj la tuta kazo estis propagandisme misuzita utile al kolektivigo de agrikulturo.

La pli posta revizio de la esplorado malkovris, ke Mandík, kvankam li estis prezidanto de LNK, havis male al la proceso de la kolektivigo konsiderindajn rezervojn kaj pro tio li povis fariĝi malkomforta al siaj kunpartianoj (antaŭe li vivis ian tempon en Sovetunio kaj tie li ne silentis pri veraj rilatoj). La verdikto super de devenaj kondamnitoj kaj ekzekutitoj estis en oktobro de 1965 nuligita.[6][7] Estis konfesite, ke la esplorado okazis laŭcele, diletante kaj ke la konjektitaj krimintoj konfesisi al la murdo sekve de tre intensa korpa kaj psika premo.[8] Krom tio estis konstatita vico da pluaj neklaraĵoj (ekzemple nestandarde farita sekco). En la kazo de tri senkulpaj ekzekutitoj eldonis Ministerio de justeco de Ĉeĥio en la jaro 2020 publikan pardonon pro la paso de la devena proceso.[9][10] Ĝi konstatis, ke la ekzekuto de tri agrikulturistoj el Koubalova Lhota estis justica murdo kaj ĝi pardonpetis pro ĝi.[11] La murdo de Vladimír Mandík restas neklarigita. Ĝian esploradon post la jaro 1989 transprenis Ofico por dokumentado kaj esplorado de krimoj de komunismo. La esplorado okazas plu, ĉar la kazo estas (surbaze de § 35 de Punleĝaro) ekskludita de la statuto de limigoj.

En Lašovice estis en la jaro 1970 al Junek, Lacina kaj Máša konstruita komuna tomboŝtono.[12] En Koubalova Lhota mem poste troviĝas monumento de Vladimír Mandík.[13]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869162
1880172
1890161
1900184
1910150
1921150
JaroLoĝantoj
1930115
195086
196172
197069
198058
199141
JaroLoĝantoj
200136
201128
202125

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vilaĝplaca kapelo
  • Kontraŭ la kapelo estas kruco
  • Surrande de la vilaĝo troviĝas alia kruco sur ŝtona soklo

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ASZ, , "Stopy vedly k obci Kosobudy". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  2. "Vyložená vražda. To říkám pod šibenicí | Domov". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  3. Kovářov, Obec, "Lašovice". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  4. "Tragédie Koubalové Lhoty: TOTALITA". Kontrolita 2024-05-15.
  5. jel, , "Komunistu Vladimíra Mandíka cestou z práce ubili holí: Za jeho vraždu popravili tři nevinné lidi". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  6. Česká televize: Přísně tajné vraždy. Útok ze křoví. Alirebla rete.
  7. "Vražda v Koubalově Lhotě - Policie České republiky". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  8. ASZ, , "Stopy vedly k obci Kosobudy". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  9. ČTK, iDNES cz, "Stát se omluvil za justiční vraždu rolníka v roce 1951, donutil ho soud". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  10. "En la 1950-aj jaroj ili ekzekutis lin pro murdo, eĉ se mankis pruvoj. Ministerio nun pardonpetis". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  11. "Vrah číhal s holí u cesty. Za smrt komunisty skončili tři nevinní sousedé na šibenici". Kontrolita 2024-05-15. (ĉeĥe)
  12. Pamětní místa na komunistický režim (ĉeĥe). Alirita 2024-05-15 .
  13. Pamětní místa na komunistický režim (ĉeĥe). Alirita 2024-05-15 .