Kraichtal
Kraichtal | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
Distrikto | Distrikto Karlsruhe | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07250, 07251, 07258, 07259 | |||||
Poŝtkodo | 76703 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7527 | |||||
Aŭtomobila kodo | KA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08215097 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ulrich Hintermayer | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 30 76703 Kraichtal | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 14699 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 7′ N, 8° 43′ O (mapo)49.1241666666678.7147222222222Koordinatoj: 49° 7′ N, 8° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 177 m | |||||
Areo | 80,56 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.kraichtal.de/ | |||||
Kraichtal estas komunumo kaj urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 14900 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo Kraichtal situas en okcidenta Kraichgau en monteta kamparo inter Nigra Arbaro, Odenwald, Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj la rivero Neckar (apud Heilbronn). La urbon trafluas la rivero Kraich, kiu fontas en Sternenfels en la distrikto Enz.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Limas al la urbo Kraichtal la sekvantaj komunumoj, nomitaj en horloĝa senco komencante en oriento: Eppingen, Zaisenhausen, Oberderdingen, Bretten, Bruchsal, Ubstadt-Weiher kaj Östringen.
Subdivido de la urbo
[redakti | redakti fonton]Kraichtal konsistas el naŭ urbopartoj, nome: Bahnbrücken, Gochsheim, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker, Oberöwisheim kaj Unteröwisheim.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo Kraichtal estiĝis la 1-an de septembro 1971 per la unuigo de la urboj Gochsheim kaj Unteröwisheim kaj la komunumoj Bahnbrücken, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker kaj Oberöwisheim, kiuj tiam apartenis kun escepto de Landshausen al la distrikto Nordbaden. Landshausen tiam apartenis al la distrikto Sinsheim kaj tiam estis je la 1-a de septembro 1971 aligita al la distrikto Bruchsal, kiuj distriktoj malaperis dum la distrikta reordigo en la jaro 1973. La nomon la nova komunumo ricevis de la rivero Kraich.
Partnerecoj
[redakti | redakti fonton]Formalajn urbopartnerecojn la urbo Kraichtal ĝis oktobro 2008 ne posedas. Sed ekzistas amikaj rilatoj kun Menzingen en Kantono Zugo, Svislando, kiu samnomas kun la municipo Menzingen en Kraichtal.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Vido de la urbo Gochsheim
-
Kirko Sankt-Martin en Münzesheim
-
Kirko kaj ĉefstrato en Unteröwisheim
-
Fervoja stacidomo Menzingen
-
Interna korto de la Kastelo Grafo-Eberstein
|