Kratera Lago
Kratera Lago, Oregono | ||
---|---|---|
Aera vido de Kratera Lago
| ||
Profundmezuro de Kratera Lago
| ||
kratera lago • lago | ||
Speco de la lago | Kratera lago | |
Ĉefaj fontoj | nur precipitado | |
Ĉefaj elfluoj | Nur vaporigo | |
Insuloj | Agordila Insulo | |
Landoj de la baseno | Usono (Oregono) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 55′ 53″ N, 122° 6′ 46″ U (mapo)42.931388888889-122.11277777778Koordinatoj: 42° 55′ 53″ N, 122° 6′ 46″ U (mapo) | |
Supermara alteco | 6178 ft (1883 m) | |
Surfaca areo | 20.5 kvadratmejloj (53.2 km²) | |
Maksimuma longo | 6 mi (9.6 km) | |
Maksimuma larĝo | 5 mi (8 km) | |
Akva volumeno | 4.19 mi³ (17.46 km³) | |
Maksimuma profundo | 1949 ft (594 m) | |
Averaĝa profundo | 1148 ft (350 m) | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 250 jaroj | |
Borda longo1 | 21.8 mi (35.1 km) | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Kratera Lago (angle Crater Lake [krejtalEjk]) estas lago en la usona ŝtato Oregono. Ĝi estas la ĉefa vidindaĵo de Nacia Parko Kratera Lago kaj fama pro siaj profunde bluega koloro kaj akva klareco. Ĝi kuŝas en kaldero de vulkano (Monto Mazama) kiu eksplode erupciis antaŭ ĉ. 7685 jaroj. La monto estas parto de la Kaskada Montaro.
La unua eŭropdevenulo, kiu vidis la lagon, estis la usonano John Wesley Hillman, kiu raportis ke li vidis "Profundan Bluan Lagon" en Oregono la 12-an de junio 1853. Poste oni renomis ĝin Crater Lake.
Unu el la vidindaj trajtoj de la lago estas la "Malnova Viro de la Lago, plengranda vertikala arbo balanciĝanta en la akvo kun la "kapo" super la surfaco. Pro la malvarmeco de la akvo de la lago, la arbo estas bone konservita.