Saltu al enhavo

Krato (komika poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Κράτης
(κωμικός ποιητής)
(507 a. K. - 424 a. K.)
Oni havas fragmentojn el naŭ aŭ dek komedioj el nekonata totalproduktaĵo de la greka poeto Krato.
Oni havas fragmentojn el naŭ aŭ dek komedioj el nekonata totalproduktaĵo de la greka poeto Krato.
Persona informo
Naskiĝo 540 a. K.
en Ateno, Antikva Grekio
Morto 478 a. K.
en Ateno, Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Epilycus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komediverkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krato (komika poeto) estis greka komika poeto kaj komediverkisto, potenciganto de la antikva komedio, kiu trifoje venkis en la Urba Dionizia. La unuan fojon kiun li venkis la premion verŝajne okazis en la malfruaj 450-aj jaroj aŭ fruaj 440-aj jaroj a.K., baldaŭ antaŭ la venkoj de Callias kaj Teleclides; skolio en la teatraĵo "La Kavaliroj", de Aristofano (424 a.K.) nomas lin grava reprezentanto de la antaŭa generacio, kaj, laŭ Aristotelo, en sia "Poetikaĵoj", la influo de la siciliaj komediaj poetoj igis lin esti la unua atena komedia poeto kiu prirezignis la "jamban" metrikon kaj produktis ludojn kun interligita intrigo. La Suido raportas ke lia frato estis epika poeto nomita Epiliko.

Oni havas fragmentojn el naŭ aŭ dek komedioj el nekonata totalproduktaĵo. El aliaj fontoj oni scias ke komedioj kiel scenejaj produktadoj komenciĝis iam ĉirkaŭ 500 a.K. aŭ pli frue do Krato venis sufiĉe frue al la artformo.

Krato estis meritigita kiel la unua atena komedia poeto (la komedioj estis verkitaj en verso kaj inkludis kantojn) kiu enkondukis ebriajn rolulojn, daŭre komikan bazvaron pli ol 2,400 jarojn poste. Aristotelo mem kreditis al Krato kiel la unua kiu prirezignis la metodologion de "gloritaj komikaj monologoj" de la plej malnovaj komedioj kaj enkondukis la plej kompletajn intrigojn kaj kronikojn.

Estu kiel ajn, ekzistas ankoraŭ multe da akademia kverelado pri ĉu aŭ ne la laboro de Krato simple reflektis la influon de Epikarmo de Kos, kiu eble bone estis la vera noviganto.

Krato estis supozeble aktoro antaŭ ol li komencis verki komediojn (Sed oni certas, ke li vere volis esti reĝisoro.) kaj lia frato estis Epiliko, unu el la Epopeaj poetoj. La Kronikoj de Eŭzebio deklaris ke Krato estis bonkonata komikulo antaŭ 451 a.K. kaj Demetrius Lacon en sia verko "Pri la poezio" indikas ke Krato eble agis en kelkaj el la tragedioj de Esĥilo antaŭ interŝanĝado de ĝenroj.[1]

  • Γείτονες ("Najbaroj")
  • Ἥρωες ("Herooj")
  • Θηρία ("Besto")
  • Λάμια ("Lamio")
  • Μέτοικοι ("Akciuloj")
  • Παιδιαί (Παιχνίδια) ("Infanoj") aŭ ("Ludiloj")
  • Πεδῆται ("Falanta")
  • Πεντέται (("Enĉenataj homoj")
  • Σάμιοι (Sameoj)
  • Τόλμαι ("Aŭdaca")
  • Ρήτορες ("Retorikuloj")

Referencoj

[redakti | redakti fonton]