Krentjebrij
Aspekto
Krentjebrij (sekvinbera kaĉo) estas nord-nederlanda nomo de deserto kiu nomiĝas en la nederlanda lingvo watergruwel: ĝi enhavas multe da ribosuko, kaj estas manĝata varme kaj malvarme.
La ingrediencoj estas:
- Akvo
- (Hordea) grio
- Ruĝa ribosuko
- (Korintaj) sekvinberoj
- Rosinoj
- Sukero
- Ŝelo kaj suko de citrono
- Salo
- Cinamo (ne ĉiam estas aldonata)