Saltu al enhavo

Krestomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krestomatio estas kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ instrua vidpunkto.

En Esperanto estas la famaj Fundamenta Krestomatio de L.L. Zamenhof kaj Nova Esperanta Krestomatio de William Auld.

Internacia Legolibro[redakti | redakti fonton]

Estas du libroj kun tiu titolo:

Internacia Legolibro de Stark kaj Rockmann[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen unu el la plej interesaj esperantaj verkoj, kiun ni insiste rekomendas al niaj samideanoj. Ĝi enhavas aron da anekdotoj, historietoj kaj poezioj verkitaj laŭ tre bona kaj facila stilo ; tial ĝi tre taŭgas ne nur por lernantoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj. Traleginte ĝin, kaŭzis al ni surprizon ekvidi kuriozan artikolon de Fritz Rockmann pri la popolaj festoj en Brazilujo, precipe en Rio de Janeiro. 
— Brazila Esperantisto_1908_j02_n02-03_okt-nov

Internacia Legolibro de Kenngott[redakti | redakti fonton]

  • Internacia Legolibro. Redaktis Alfred Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj[redakti | redakti fonton]

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj. Verkita en kunlaborado de diverslandaj esperantistoj sub redaktado de Romano Frenkel. Kajero Unua. — Bukuresti. Eld. Editura Esperanto, 1912?

Citaĵo
 Bonega kaj aplaŭdinda ideo kunigi en krestomation la infanan literaturon

de la tuta mondo : naciaj fabeloj, infanaj rakontoj, enigmoj, fabloj, spritaĵoj, proverboj, k. t. p. Tiamaniere per Esperanto oni povas plivastigi la horizonton de infanoj, kiuj estas la homoj de restonto.

Rimarkinda la sciigo aldonita de la aŭtoro al la unua kajero : « Oni petas pri alsendo de artikoloj por la sekvantaj kajeroj de tiu ĉi krestomatio, rekte al Romano Frenkel, Enisejsk, (Rusujo-Siberujo). 40 % de la pura profito estos dividita inter la kunlaborantoj proporcie de ilia enpresita teksto. » 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.