Kripto de Liĥtenŝtejnidoj (Vranov)
Kripto de Liĥtenŝtejnidoj | |
ĉeĥe: Hrobka Lichtenštejnů | |
kripto | |
Kripto de Liĥtenŝtejnidoj en Vranov
| |
Oficiala nomo: Kripto de Liĥtenŝtejnidoj | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Brno-provinco |
Municipo | Vranov |
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio |
Montaro | Drahana montetaro |
Situo | Kripto de Liĥtenŝtejnidoj |
- koordinatoj | 49° 18′ 32″ N 16° 36′ 42″ O / 49.30889 °N, 16.61167 °O (mapo) |
Konstruado | 1617 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Liechtenstein family vault (Vranov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kripto de Liĥtenŝtejnidoj (ĉeĥe: Hrobka Lichtenštejnů) en Vranov u Brna troviĝas en kripto de preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, kiu estas konsisto de konvento de paŭlanoj "Aula Virginis", kiu estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. La preĝejo estas signifa mariana pilgrima loko en Moravio. La familia kripto de Liĥtenŝtejnidoj estas ununura sepultejo de regantoj de unu ŝtato, kiu troviĝas sur la teritorio de fremda ŝtato. Sume estas ĉi tie sepultitaj ĉiuj 14 regintaj princoj el Liĥenŝtejno de Karlo la 1-a (1569–1627) ĝis Francisko la 1-a (1853–1938) kaj pluaj 48 membroj de ilia plej proksima familio. La lasta 62-a funebro ĉi tie okazis en la jaro 1992, kiam ĉi tie laŭ propra peto estis sepultita princino Maria Benedikta el Liĥtenŝtejno, la onklino de princo Francisko Jozefo la 2-a, kiu estis sepultita en la jaro 1989 en Vaduzo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Interno de la kripto
- 16° E
- 49° N
- Sepultitoj en kripto de Liĥtenŝtenidoj en Vranov
- Sepultejoj de Liĥtenŝtejnidoj
- Kriptoj en Ĉeĥio
- Vranov (distrikto Brno-provinco)
- Sepultejoj de regintoj en Ĉeĥio
- Kulturaj memorindaĵoj en distrikto Brno-provinco
- Konstruaĵoj en distrikto Brno-provinco
- Religio en distrikto Brno-provinco
- Aperis en 1617