Krispino kaj Krispiniano
Aspekto
Sankta | ||
Krispino kaj Krispiniano | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Morto | 1-an de januaro 286 | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Krispino kaj Krispiniano, mortintaj la 25-an de oktobro 286, estis du junaj kristanoj senditaj de Romo al belga Gaŭlio kiel misiistoj. Ili mortis kiel martiroj pro ordono de prefekto Rictiovarus (sub la imperiestreco de Maksimiano, kun-imperiestro de Diokleciano).

Ili estas honorataj kiel sanktuloj kaj patronoj de la katedralo de Soissons. Ilia memortago estas la 25-a de oktobro.
Pri iliaj vivoj raportas nur hagiografiaj tekstoj, kiuj enhavas multajn fabelecajn aldonaĵojn; tamen la malnoveco kaj disvastigiteco de ilia kultado subtenas la historiecan faktecon.