Saltu al enhavo

Kristóf Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristóf Weber
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1959 (1959-08-11) (64-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Art Vocational High School and Gymnasium Pécs (en) Traduki (1973–1980) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo komponisto
konstrabasisto
universitata instruisto
muzikkritikisto
blogisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://kristofjweber.jimdofree.com/
vdr

Kristóf Weber [kriŝtOf veber], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Weber Kristóf János estas hungara komponisto, kontrabasisto, muzikkritikisto, altlerneja instruisto. Lia nomo eksterlande estas Kristof J. Weber. Kristóf Weber [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1959 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kristóf Weber frekventis artan mezlernejon en sia naskiĝurbo inter 1973-1979, kie li studis kontrabason. En la sekvaj jaroj li estis memlernanto, nur en 1984 li studis en Darmstadt. Inter 1985-1990 li estis asistanto aŭ privata disĉiplo de László Vidovszky. Tiutempe liaj muzikaj kritikoj ofte aperis en gazetoj. En 1988 li partoprenis en kurso de Witold Lutosławski en Wrocław. Depost 1990 li estis profesia komponisto, plej ofte li komponadis filmajn kaj teatrajn muzikojn. En 1993 li edziĝis, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis. En 2014 li ekinstruis en Universitato de Pécs. Li ricevis 4 premiojn inter 1994-2006.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Stabat Mater (1977, por gea koruso)
  • Gyászzene Güth János emlékére (1989, por ĉambra muziko)
  • Decens darabok (1995, por piano)
  • Az ólomkatona története (2002, fabelopero laŭ Andersen)
  • Igyunk itt (2010, por zimbalono)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Beszélgetések a zenéről (1997, kun László Vidovszky)
  • Alkalmazott zene (2005, studenta lernolibro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]